Blankmonta Masivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Blank-Monto de la itala flanko, dekstre Mont Maudit kaj Mont Blanc du Tacul.

Blankmonta Masivomasivo de Blanka Monto (france Massif du Mont-Blanc; itale Massiccio del Monte Bianco) estas montaro en Alpoj, situa ĉefe en Francio kaj Italio, sed ankaŭ borde al Svislando je sia nordorienta pinto. Ĝi enhavas dekunu gravajn sendependajn montopintojn, ĉirkaŭ pli ol 4000 m alte (tio estas kvarmiluloj), kaj ĝi ricevas sian nomon pro la Blanka Monto (4808.73 m), nome la plej alta montopinto en okcidenta Eŭropo. Pro sia konsiderinda ĝenerala altitudo, granda proporcio de la masivo estas kovrata de glaĉeroj, eksemple la Mer de Glace kaj la Miage Glaĉero, nome la plej longaj glaĉeroj en Francio kaj Italio, respektive.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ne nur la masivo formas akvodividon inter la ampleksegaj basenoj de la riveroj Rodano kaj Pado, same kiel estas trilanda punkto inter Francio, Italio kaj Svislando, ĝi ankaŭ markas la limon inter du klimataj regionoj separante unuflanke la nordajn kaj okcidentajn Alpojn disde aliflanke el sudaj Alpoj. La montoj de la masivo konsistas ĉefe de rokoj el granito kaj el gnejso, kaj je altaj altitudoj la vegetaĵaro estas de arkt-alpa flaŭro.

La valoj kiuj limigas la masivon estis uzataj kiel komunikvojoj jam el la epoko de Romanoj. La regiono restis de ioma milita gravo tra la mezo de la 20a jarcento. Kamparana farm-ekonomio funkciis ene de tiuj valoj dum multaj jarcentoj ĝis la glaĉeroj kaj montoj estis malkovritaj de la ekstera mondo en la 18a jarcento. Informo pri tiaj impresaj vidaĵoj ekdisvastiĝis, kaj la Blanka Monto estis fine grimpita en 1786, markante la starton de la sporto de montogrimpado. La regiono estas nune grava turisma allogaĵo, kalkulinte ĝis ses milionoj da vizitantoj jare. Ĝi havigas ampleksan gamon de facilaĵoj por subĉiela distrado kaj aktivaĵoj kiaj pejzaĝ-rigardado, marŝado, rokogrimpado, montogrimpado kaj skiado. Ĉirkaŭ cento da personoj jare mortas sur ties montoj kaj, foje oni perdas korpojn kiuj restas entombigitaj en ties glaĉeroj dum jardekoj.

Aliro en la montojn estas faciligita de telferoj, montaj fervojoj kaj montaraj kabanoj kiu havigas trakontan rifuĝejon al grimpistoj kaj skiistoj. La long-distanca Ĉirkaŭvojo de la Blanka Monto ĉirkaŭiras la tutan masivon en 11-taga vojo de 170 km. La Blankmonta Tunelo konektas la francan urbon de Chamonix en la norda flanko kun la itala urbo Courmayeur sude. La altaj montoj havigas multajn facilaĵojn por scienca esplorado, inklude mezurojn per neŭtrino ene de la Tunelo kaj de efikoj de la klimata ŝanĝo je ties plej altaj deklivoj. Ĵusaj plialtiĝoj en averaĝaj temperaturoj kondukis al gravaj retiriĝoj de glaĉeroj tra la masivo kaj al konscio de la neceso por pli bona media protektado, inklude alvokon por statuso de Monda Heredo.

Montoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MERRICK, Hugh. (1974) “1–4, 8”, Companion to the Alps. London: B.T.Batsford Ltd.. ISBN 0-7134-2768-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]