Zermatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Zermatt (stacidomo) kaj Zermatt GGB (stacidomo).
Zermatt
Blazono de Zermatt
Zermatt kaj Materhorno
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • carfree city • senaŭta loko
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  =46° 1′ 25″ N 7° 44′ 55″ O / 46.02361 °N, 7.74861 °O / 46.02361; 7.74861 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 25″ N 7° 44′ 55″ O / 46.02361 °N, 7.74861 °O / 46.02361; 7.74861 (mapo)
Areo 242,67 km²
Alteco 1608 m super marnivelo
Poŝtkodo 3920
Komunumkodo 6300
Mapo de Zermatt
vdr

Zermatt [cermat'] (france Praborgne) estas komunumo de la Distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando, kun 5828 loĝantoj la 31-an de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zermatt situas ĉirkaŭ 1610 m  super la marnivelo kaj famas pro sia situo sube de Materhorno. Zermatt estas ŝatata, konata vintra sportejo kaj somera ripozejo. La aŭtomobila trafiko estas tre limigita en la loko.

Gornergrat estas monto situanta 3 kilometroj sude de Zermatt en svisa kantono Valezo. Ĝi estas 3 130 metroj alta.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La konumumo ĉefe vivas de turismo. Sur ĝia tereno troviĝas 120 hoteloj kaj fervoja stacio. Zermatt estas la elirpunkto de multaj montaraj ekskursoj kiel ekzemple al Materhorno kaj al Dufour-Pinto. Dentoradtrajno kondukas de Zermato al Gornergrat.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Riffelalp-tramo

Zermatt estas senaŭtomobila komunumo. Kiam aperis komence de la 20-a jarcento la unua aŭtomobiloj en la Kantono Valezo, oni en multaj valoj malpermesis tiujn terurajn kaj vivdanĝerajn maŝinojn, kiel oni tiam diris. En la regiono de Zermatt tiu malpermeso konserviĝis ĝis hodiaŭ, ĉar la senaŭtomobileco de la komunumo fariĝis intertempe aparta turisma argumento. La aŭtomobilojn oni devas nuntempe parki en la komunumo Täsch, 6 km antaŭ la komunumo Zermatt, kaj tiam oni aŭ devas piedumi aŭ utiligi la dentoradtrajnon de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo, kiu konektas Zermatt tra Visp, la Furka-tunelo, Disentis kun Sankta Maŭrico en la Kantono Grizono per la fama Glaĉer-Ekspreso. De la stacidomo Zermatt GGB ankaŭ kondukas dentoradfervojo sur Gornergrat. Je alto de 2.222 m super la marnivelo de haltejo de la Gornergrat-Fervojo ankaŭ kondukas la Riffelalp-tramo kiel la plej alte super la marnivelo situanta tramo de Eŭropo al la hotelo Riffelalp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]