Saas-Grund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saas-Grund
Blazono de Saas-Grund
Blazono de Saas-Grund
Blazono de Saas-Grund
Vido al Saas-Grund
Vido al Saas-Grund
Vido al Saas-Grund
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 07′ 20″ N 7° 56′ 10″ O / 46.12222 °N, 7.93611 °O / 46.12222; 7.93611 (mapo)Koordinatoj: 46° 07′ 20″ N 7° 56′ 10″ O / 46.12222 °N, 7.93611 °O / 46.12222; 7.93611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1 131(2008)
Areo 40,57 km²
Alteco 1 559 m super marnivelo
Poŝtkodo 3910
Komunumkodo 6291
Mapo de Saas-Grund
Mapo de Saas-Grund
Situa mapo de Saas-Grund
vdr

Saas-Grund estas svisa komunumo, en la germanparolanta parto de kantono Valezo, Distrikto Visp. Ĝi kuŝas en la dekstra (orienta) bordo de la valo de rivero Saaservispa, ĉirkaŭ 140 km (birdfluge) orienten de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Berno.

La komuna teritorio (kiu entenas ankaŭ la vilaĝojn Tamatten, Unter dem Berg kaj Triftalp) etendiĝas de la rivero (1559 m de alteco) ĝis la montoj Weissmies (4023 m) kaj Lagginhorn (4010 m) kiuj markas la limon kun distrikto Brigo.

La turismo kaj la skiado estas la ĉefaj resursoj de la komunumo.

Saas-Grund kaj monto Plattjen

Najbaraj komunumoj de Saas Grund estas:
Sude: Saas-Almagell;
Okcidente: Saas-Fee;
Nord-okcidente: Saas-Balen;
Oriente: Sempiono, en distrikto Brigo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]