Almabtrieb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almabtrieb en Kufstein, Aŭstrio en 2005

La Almabtrieb (germane Almabtrieb laŭlitere: movu de la alpo) estas jarokazaĵo en la alpaj regionoj en Eŭropo, rilatante al bovintrajno en aŭtuno.

Dum somero, ĉie en la alpaj regionoj bovingregoj nutriĝas sur alpaj paŝtejoj (AlmenAlpen). En nombroj, tiuj sumiĝas al proksimume 500,000 bovinoj en Aŭstrio, 380,000 en Svislando kaj 50,000 en Germanio.

En multaj lokoj tiu Alpa kutimo de Almabtrieb nuntempe evoluis en gravan vidindaĵon, kun publika festivalo kaj budoj starigitaj laŭ la vojo por vendado de agrikulturo same kiel la produktoj de metiistoj kune kun alkoholaĵoj.

La reversa bovintrajno supren al la Almen dum printempo ne estas famkonata.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerald Unterberger: Die mit den Rindern gehen. Die herbstliche Prozession des Almabtriebes und ein besonderer Schmucktyp des Leitrindes. Die „Stierfurkel“ - ein kosmologisches Symbol mit westafrikanischen Parallelen? In: Mitteilungen der Anthropologischen Gesellschaft in Wien, Band 142, Wien 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Almabtireb en la angla Vikipedio.