Urtica dioica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda urtiko
Urtica dioica
Urtica dioica

Biologia klasado
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Klado: Fabedoj
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Urtikacoj Urticaceae
Genro: Urtiko Urtica
Urtica dioica
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Granda urtiko (Urtica dioica) estas specio de urtiko kaj apartenas al la planta familio urtikacoj. Ĝi nomiĝas ankaŭ ordinara urtiko, ĉar vere estas tre ofta. Temas pri herba staŭda florplanto, indiĝena de Eŭropo, Azio, Nordafriko, kaj okcidenta Nordameriko.[1] Ĝi estas la plej bone konata membro de la genro Urtica. La specio estas dividita en ses subspecioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ina planto, notu la vilaj blankaj stiloj

Ĝi altas de 60 cm ĝis 2 m. Ĝi portas harojn, kiuj ĉe eta tuŝo kaŭzas brulan jukon. Ĝi havas rizomojn. Ĝiaj folioj estas kontraŭe duopaj. Ĝi estas preskaŭ ĉiam dioika kaj ĝiaj floroj estas ĉiam unuseksaj. Floraroj estas pendantaj spikoj situantaj ĉe la akseloj. La floroj estas etaj kaj verdetaj, ili havas kvar tepalojn. Ĉe la inaj floroj du grandaj tepaloj ĉirkaŭvolvas la akenon.

Tiu holarktisa specio estas diploida, kun kromozoma nombro de 2n= de 48 ĝis 52[2].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rubema kaj kreskas precipe en terenoj riĉaj je nitrogeno.

Raŭpojn de Aglais io kaj Aglais urticeae manĝas la folioj de granda urtiko.

La rustofungo Puccinia urticata parazitas la planton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Burning & Stinging Nettles". University of California. Konsultita la 16a de julio, 2015. [1]
  2. Eliška Tomanová. (1981) Plantes sauvages. Gründ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]