Alpa cerambiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alpa cerambiko
Alpa cerambiko
Alpa cerambiko
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Superregno: Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Subordo: Polyphaga
Superfamilio: Chrysomeloidea
Familio: Cerambycidae
Subfamilio: Cerambycinae
Genro: Rosalia
Rosalia Alpina
Linné, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La alpa cerambiko (Rosalia alpina) estas longantena cerambiko, protektita insekto. La alpa cerambiko havas karakterizan aspekton, bluajn aŭ blugrizajn vilojn kaj velur-nigran desegnaĵojn sur la flugilkovriloj kaj antaŭdorso. La anteno de la maskloj povas atingi duoblan korpolongon. La antenajn artikojn ornamas nigraj piltufoj.

Tiu palearktisa insekto longas 1,5-3,8 cm, vivas ofte en fagarbaroj, videbla ofte en julio, aŭgusto. La imagoj vivas nur kelkajn semajnojn. La maskloj demetas la ovojn sub ŝelon de jam nevivaj fagarboj aŭ en krevaĵojn de fagarboj. La larvostadio daŭras tri jarojn, dum tio la larvoj manĝas la fagolignon, faras irvojojn en la ligno.

La alpa cerambiko ofte aperas sur poŝtmarkoj, en blazonoj. Ĝi estas blazonbesto de la hungara nacia parko Danubo-Ipelo.