Adda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Italio. Por informoj pri la reĝo de Bernicio, vidu la paĝon Adda de Bernicio.
Adda
LocationAddaRiver.PNG
Longeco 313 km
Alteco de la fonto 2 237 m
Meznombra trafluo 187 m³/s
Akvokolekta areo 7 979 km²
Alfluantoj -
Alfluas al Pado, inter la urbetoj
Castelnuovo Bocca d'Adda (LO)
kaj Spinadesco (CR)
Alteco de la enfluejo 32 m
Rivero en Italio
v  d  r
Information icon.svg

Adda estas rivero en Lombardio, en la norda Italio.

Ĝia fonto estas apud Livigno, tre proksime al la landlimo inter Italio kaj Svislando; gravas ankaŭ, en la komenca parto de la rivero, mallongaj sed akvoriĉaj alfluantoj el Forno- kaj Palü-Glaĉero en Kantono Grizono, Svislando. Tamen, Adda mem fluas nur en Italio kaj nur en Lombardio.

La unua parto de Adda fluas okcidenten tra longa kaj mallarĝa valo nomata Valtelino; Bormio, Tirano kaj Sondrio estas la ĉefaj urbetoj en tiu areo. Poste Adda turniĝas suden kaj estigas la Lagon de Komo, kiu alprenis sian nomon de la urbo Komo, la plej grava el la urboj tuŝataj de la rivero. Adda tamen elfluas el la lago ĉe Lecco kaj trafluas la ebenaĵon oriente de Milano (ĝis ĉ. 20 km de ĝi). Post Lodi Adda fluas sudorienten kun multaj kurbiĝoj kaj fine enfluas en Padon kelkajn kilometrojn okcidente de Cremona.

Adda estas la kvara itala rivero laŭ longeco.