Lodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lodi
Lodi
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco LO Lodi
Geografia situo 45° 19′ N, 9° 30′ O (mapo)45.3166666666679.5Koordinatoj: 45° 19′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 87 m
Areo 41 km²
Loĝantaro 44 709 (2023)
Loĝdenso 1080 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Dovera (CR), Boffalora d'Adda, Tavazzano con Villavesco, Montanaso Lombardo, Corte Palasio, Lodi Vecchio, San Martino in Strada, Cornegliano Laudense kaj Pieve Fissiraga
Patrono Sankta Bassiano
Festa tago 19-a de januaro
Nomo de loĝantoj lodigiani
Poŝtkodo 26900
Imposta kodo E648
Kodo laŭ ISTAT 098031
Telefona prefikso 0371
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Lodi estas komunumo de Italio situanta apud la rivero de Adda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lodi situas mez-voje inter Milano kaj Piaĉenco. Ankaŭ estas aliro al aŭtovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1118 al 1128, Milano plurfoje militis kontraŭ Lodi kaj Como; la civito rezultis parte detruita.

Lodi konservis siajn mezepokajn stratojn kun arkadoj, prilaboritaj balkonoj, belega duomo (katedralo) kaj, en mallarĝa strato L'Incoronata (« municipa » preĝejo prizorgata de la urbo) dediĉita al Kronita Virgulino, ok-flanka, malgranda kaj mirinde dekoraciita. La muzeo enhavas tre belan kolekton da ceramikaĵoj, loke faritaj kaj ofte malnovaj.

La konkero de la ponto de Lodi estis la okazo de la Batalo de la ponto de Lodi, la 10-an de majo 1796, kiu malfermis al Bonaparto la vojon al Milano.

Universitato[redakti | redakti fonton]

Depost 2005, estis kreita Teĥnologia Parko Padan, specialistiĝinta pri nutraĵaj bio-teĥnologioj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]