Michele Carcano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michele Carcano
Persona informo
Naskiĝo 1427
en Lomazzo
Morto 20-an de marto 1484 (1484-03-20)
en Lodi
Lingvoj latinaitala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo presbiteropredikisto
vdr

Michele CARCANO (latine Michael de Carcanis de Mediolano; naskiĝis en 1427 en Lomazzo,[1] mortis la 20-an de marto 1484 en Lodi) estis franciskano kaj estas beatulo romkatolika. Li estis fondinto de la hospitalo Sant'Anna de Komo kaj iniciatinto de la banksistemo Monte di Pietà.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Michele Carcano naskiĝis en 1427 en Lomazzo. Post la renkontiĝo kun Bernardino de Siena, li decidis fariĝi franciskano. Li vojaĝis tra preskaŭ la tuta centra kaj norda Italio, predikante en la ĉefaj urboj, precipe dum Karesmo. En 1461, li ankaŭ restis en la Sankta Lando.

Li mortis en Lodi en 1484 predikante. Lia kapo nun estas konservita en kradita niĉo en la eklezio de Sankta Francisko en Lodi, proksime de la kapelo de Antonio-Maria Zaccaria. La aliaj restaĵoj estas konservitaj en la Sanktejo de Antonio de Padovo en Milano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maurizio Monti: Storia di Como. Ostinelli, Como 1832 (Nachdruck: Forni, Bologna 1975).
  • Paolo Maria Sevesi: Il beato Michele Carcano da Milano. Collegio di San Bonaventura, Quaracchi 1911.
  • P.P. Valugani: Il Beato Michele Carcano da Milano. Bertolotti, Milano 1950.
  • Filiberto Sabbadin: Il beato Michele Carcano da Milano nel quinto centenario della morte. Santuario Sant'Antonio, Milano 1985.
  • Giovanni Ferrari: L'Ospedale Sant'Anna di Como nella storia della città. Comocuore, Como 2005.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sito Ufficiale della Rievocazione Storica Pace di Lomazzo 1286. Arkivita el la originalo je 2008-04-09. Alirita 2023-04-05.
  2. Benigni, Umberto. "Montes Pietatis." The Catholic Encyclopedia Vol. 10. New York: Robert Appleton Company, 1911. 29 January 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michele Carcano en la franca Vikipedio.