Saltu al enhavo

Traŭmatologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kuracistoj traktantaj pacienton kun korpaj traŭmatoj (foto de marto 2003)

Traŭmatologio[1] (greke τραυματολογία, traŭmatolojía) respektive traŭmata ĥirurgio estas la scienco pri korpaj aŭ fizikaj traŭmatoj kaj vundiĝoj, pri ties ekesto kaj terapio.

Temas do pri fako de medicino: En plej multaj ŝtatoj la fako konsideriĝas subfako de ĥirurgio, en iuj ankaŭ ekzistas traŭmatologia subfako de ortopedio.

Specifaj nomoj

[redakti | redakti fonton]
Termino Vorto
Ĉefa termino asimilinta traŭmatologio
pura esperanta traŭmatomedicino, traŭmatokuracado[2]
Profesiisto

(formala)

asimilinta traŭmatologo
pura esperanta traŭmatokuracisto
Profesiisto (neformala) –

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ kapvorto traŭmatologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1131
  2. ↑ eĉ eblas improvizite uzi la vortokombinaĵojn vundoscienco, vundokuracado.