Angiologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skemo de la homa sangocirkulo

Angiologio estas subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al la angioj.

La angiologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la arterioj, vejnoj kaj limfaj angioj.

Ekzakta difino de la limoj de tiu kompare al aliaj subfakoj de medicino ne ĉiam eblas kaj ankaŭ ne ĉiam deziratas. Malsanoj de la koraj angioj estas klara fokuso de la kardiologio, sed por angiaj malsanoj de la centra nerva sistemo kunlaboras angiologoj kaj kuracistoj pri neŭrologio kaj neŭrokirurgio. Rilate al malsanoj de la surfacaj vejnoj ekzistas kunlaborado kun kuracistoj pri dermatologio kaj flebologio. La angiokirurgio estas subfako de kirurgio kaj ne apartenas al la angiologio. Pro tio, ke angioj ĉiam plej proksime rilatas al organoj, por kiuj ili prizorgas la al- kaj fortransporton de sango, ankaŭ ekzistas kunlaborado kun pliaj medicinaj subfakoj, kiuj fokusiĝas pri tiuj organoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La angiologio establiĝis kiel medicina subfako unue en Germanio, kie la profesoro Max Ratschow (prononco Maks Raĉo, 1904 - 1963) inter la jaroj 1954 kaj 1963 en Darmstadt fondis la tutmonde unuan apartan klinikon pri angiologio. La subfako sekve estas la plej juna branĉo de interna medicino.