Medicina sociologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicina sociologio estas la sociologia analizo de medicinaj organizaĵoj kaj institucioj; la produkto de sciaro kaj selekto de metodoj, la agadoj kaj interagadoj de sanlaboristoj, kaj la sociaj aŭ kulturaj (pli ol klinikaj aŭ korpaj) efikoj de medicina praktiko. Tiu fako ofte interagadas kun la sociologio de sciaro, scienco kaj teknologiaj studoj, kaj socia epistemologio. Medicinaj sociologoj estas ankaŭ interesataj en la kvalitaj espertoj de pacientoj, ofte laborante ĉe la limoj de la publika sano, sociala laboro, demografio kaj gerontologio por esplori fenomenojn ĉe intersekco de la sociaj kaj klinikaj sciencoj. Sana malegaleco ofte rilatas al tipaj kategorioj kiaj klaso kaj raso. Objektivaj sociologiaj esplortrovoj rapide iĝas regularo kaj politika temo.

Komenca laboro en medicina sociologio estis pionirita de Lawrence J Henderson kies teoriaj interesoj en la verkaro de Vilfredo Pareto inspiris la interesojn de Talcott Parsons pri teorio pri sociologiaj sistemoj. Parsons estas unu el la fondopatroj de medicina sociologio, kaj aplikis la teorion de socia rolo al interagadaj rilatoj inter malsanuloj kaj nemalsanuloj. Ŝlosilaj kontribuantoj al la medicina sociologio ekde la 1950-aj jaroj estis Howard S. Becker, Mike Bury, Peter Conrad, Jack Douglas, David Silverman, Phil Strong, Bernice Pescosolido, Carl May, Anne Rogers, Anselm Strauss, Renee Fox, kaj Joseph W. Schneider.

La fako de medicina sociologio estas kutime instruata kiel parto de pli ampleksa grado de sociologio, klinika psikologiosanstudoj, aŭ kiel magistrigaj kursoj kie ĝi estas foje kombinita kun la studo de medicina etiko/bioetiko. En Britio, sociologio estis enkondukita en la medicina studobjekto sekve la informo de Goodenough en 1944.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]