Socia rolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socia rolo estas koncepto en sociologio kiu referencas al la modeloj de konduto kiujn la socio trudas kaj esperas, ke individuo (socia aganto) plenumu en difinita situacio. La rolo havas la funkcion reprezenti tion kio oni estas (identeco)

Tiu teorio establas, ke ĉiu persono kiu partoprenas en difinita socia situacio frontas specifajn atenditaĵojn kiuj postulas precizajn respondojn. Ĉiu situacio posedas gravajn mekanismojn de premo por certigi, ke tiuj respondoj estu taŭgaj same kiel ĉiu medio de la vivo en socio prezentas diferencajn atenditaĵojn.

La roloj, tial, estas sociaj kreitaĵoj, same kiel la maniero kiel rilatas la individuoj kun la institucioj, kiuj estas same sociaj kreitaĵoj. Krome, la ĉefaj institucioj estas la familio, la edukado, la religio, la politiko (la ŝtato) kaj la ekonomio. Tiuj sociaj institucioj posedas regulojn (modeloj de konduto) kiujn la individuoj akceptas kaj asimilas, ĉar se oni ne sekvas tiujn modelojn, ili povas esti malakceptitaj aŭ eĉ forpelitaj el la grupo.

Rolludorola ludo estas ludo en kiu ĉiu partoprenanto ludas rolon (ofte heroan) kun la celo improvizi amuzan historion kune.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]