Neceso kaj sufiĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En logiko kaj matematiko, neceso kaj sufiĉo estas terminoj uzataj por priskribi kondiĉan aŭ implican rilaton inter du deklaroj. Ekzemple, en la kondiĉa deklaro: "Se P tiam R", R estas necesa por P, ĉar la vero de R estas garantiita per la vero de P (ekvivalente, estas maleble havi P sen R). Simile, P sufiĉas por R, ĉar P esti vera ĉiam implicas ke R estas vera, sed P ne estanta ne ĉiam implicas ke R ne estas vera.

Ĝenerale, necesa kondiĉo estas tiu kiu devas ĉeesti por ke alia kondiĉo okazu, dum sufiĉa kondiĉo estas tiu kiu produktas la menciitan kondiĉon. La aserto ke deklaro estas "necesa kaj sufiĉa" kondiĉo de alia signifas ke la antaŭa deklaro estas vera se kaj nur se ĉi-lasta estas vera. Tio estas, la du deklaroj devas esti aŭ samtempe veraj, aŭ samtempe malveraj.

En ordinara alingvaĵo, "necesa" kaj "sufiĉa" indikas rilatojn inter kondiĉoj aŭ statoj de aferoj, ne deklarojn. Ekzemple, esti vira estas necesa kondiĉo por esti frato, sed ĝi ne sufiĉas — dum esti vira gefrato estas necesa kaj sufiĉa kondiĉo por esti frato. Ĉiu kondiĉa aserto konsistigas almenaŭ unu sufiĉan kondiĉon kaj almenaŭ unu necesan kondiĉon.


En lingvoscienco, la termino pri principo de neceso kaj sufiĉo uziĝas analogie. Aparte rilate al Esperanto, la teksto de la fama principo, proponita originale de René de Saussure kaj aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913), estas la jena:

Citaĵo
 La Akademio rekomendas al la Esperantistaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en Esperanto:

a) Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto;

b) Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa. 

La principo estas bazita sur la gramatika naturo de la gramatike deriveblaj vortoj en Esperanto kaj sur la regulo (11-a regulo de la fundamenta gramatiko Esperanta), ke ankaŭ la finaĵoj same kiel la afiksoj estas memstaraj vortoj.

Esplorante ĉi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evidente postulas la fikson de la gramatikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Nome, por scii, ke nobelo, najbaro jam klare elvokas la ideon de persono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (noblulo, proksimulo), oni devas scii ankaŭ, ke nobel, najbar estas substantivaj; kaj nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Same, por signi ilon broso sufiĉas, dum oni devas diri kombilo, tio sekvas el la subst. karaktero de bros, kaj el la verba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la karakterfikso de l' radikoj pendas en la aero.

La dua principo, kiun, kontraŭ alia teksto de Saussure, oni akceptis laŭ la propono de Ĉefeĉ, ne estas feliĉe konceptita, ĉar ĝi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kunteksto povas havi rolon en stilo poezia, sed en proza, precipe en scienca verko ĝia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomendinda.

La originala teksto de Saussure tekstas:

„b) Principo de sufiĉo: oni ne devas senutile ripeti dufoje la saman ideon en la sama vorto kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita.“

En unu frazo oni povus resumi la principon jene:

„Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita.“ (Kálmán Kalocsay)

Ekzemploj de oftaj (mis)uzadoj[redakti | redakti fonton]

‎Tre ofte rompas la principon de sufiĉo kaj neceso komencantaj esperantistoj pro manko de lingvouzaj spertoj, sed ankaŭ malnovaj esperantistoj devas tre atente rilati al ĉi tiu principo. ‎Jen kKelkaj oftaj ekzemploj:

La principo postulas, ke oni ne senbezone esprimu dufoje la saman ideon kiel ekz. en ”sufiĉeco”, “komprenebleco”, kiuj enhavas superfluan adjektivan ideon de –ec jam ekzistantan en sufiĉ’, ebl´; en “negrulo”, “laikulo”, kiuj ambaŭ havas duoblan esprimadon de substantiveco: negro kaj ulo, laiko kaj ulo; en “ekzistado”, “komencado” la agvorto ado nur estas necesa, se oni volas ekcenti longan daŭron de la ago.

‎Rusiaj esperantistoj ŝatas uzi la vortojn “konatulo”, “konatulino”, sed en la vorto “konatulo” la substantiveco estas senbezone esprimita dufoje “konato + ulo” dum “konato” per si mem estas jam “ulo” – individuo, persono. ‎"‎Mia malnova (konatulo) konato renkontis min ĉe stacidomo."

‎Rusianoj tre ofte uzas la vorton “ebleco” en nekonvena kunteksto. "Li havis (eblecon) eblon partopreni esperantistan kongreson.‎" ‎“Eco” estas kvalito; tio, kio karakterizas ion aŭ iun. Ĉu partopreno en kongreso estas kvalito? Partopreno estas fakto, ago, faro, cirkonstanco. ‎"‎Mia malnova konato havis eblon renkonti min ĉe stacidomo. ‎"

‎Referenca literaturo ‎[redakti | redakti fonton]