Redundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Redundo estas la fakto, ke da io estas pli ol necese por plenumi certan funkcion.

Redundo povas esti uzata por sekurigi kontraŭ perdo, ĉar sistemo sen redundo misfunkcias, kiam perdiĝas eĉ plej eta parto.

Jen kelkaj ekzemploj de redundo:

  • La lingva komunikado de homoj estas redunda. Eblas kompreni konversacion, eĉ se parto perdiĝas pro malbonaj kondiĉoj (bruo, malbona telefona konekto) aŭ pro neperfekta lingvoscio. Same eblas kompreni tekston, en kiu kelkaj literoj mankas aŭ estas mispresitaj.
  • Parto de tiu lingva redundo estas la gramatika redundo, kiu signifas pluroblan markadon de unu esprimaĵo. Ekzemple en Esperanto oni esprimas la pluralon dufoje en kombino el adjektivo kaj substantivo. Tio ne estas necesa, sed ofte helpa por kompreno.
  • En informtekniko kaj komputado oni ofte aldonas al datenoj plian informon, kiu permesas la konstatadon aŭ eĉ la korektadon de transsendaj eraroj. Ankaŭ tia krominformo estas redunda. Inverse eblas forigi redundon per densigo de datenoj.
  • Redundo en datumbazo signifas, ke la sama informo estas konservata en pluraj lokoj. datumbaza redundo estas ĝenerale nedezirata fenomeno, ĉar ĝi povas kaŭzi internan nekongruecon, se necesa ŝanĝo estas farata ne en ĉiuj lokoj. Datumbazan redundon oni evitas per normaligo de la datumbaza strukturo.
  • Teknikaj sistemoj nomiĝas redundaj, se pro la plureco de iuj difektiĝemaj partoj ili povas plufunkcii ĉe ties misfunkcio. Ekzemplo estas aŭtomobila vicrado, kiu utilas nur en la okazo de rada aŭ pneŭmatika paneo.
  • Genetika redundo signifas, ke iu genetika informo ekzistas plurfoje en la genaro de iu specio. Per tio individuoj de la specio estas vivkapablaj, eĉ se unu el la genoj difektiĝas.

Komunlingve oni foje uzas la vorton "redunda" en la signifo "senutila", sed tio estas eraro, ĉar redundo ja povas esti tre utila.