Saltu al enhavo

Merito

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La germania ordeno "Pour le Mérite" (france, Por la merito)

Merito estas la konsekvenco ricevi pro la agado negativan aŭ pozitivan reagon. Ĝi rilatas al justeco, venĝo, kulpo, puno kaj aliaj temoj de la morala filozofio.

Immanuel Kant distingigis la "maldolĉan (acidan) meriton" de la "dolĉa merito". La lasta feliĉigas la meritulon per la ago mem (kontentiĝo), la rekompenco de la unua menciita estas la sendanko.

Ekzistas pluraj (11) proverboj pri merito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Laboro finita, — ripozo merita. 
  • Citaĵo
     Ricevis bandito laŭ sia merito. 
  • Citaĵo
     Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11 .