Legogrupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mitingo de legogrupo en publika biblioteko

Legogrupo estas grupo de homoj kiuj kuniĝas, fizike aŭ virtuale, por diskuti apartan temon laŭ interkonsentitan legoliston. Legogrupoj povas koncentriĝi pri literatura kritiko aŭ pri malpli akademiaj temoj. Iuj fokusiĝas al aparta ĝenro kiel romantikismohororo. Ekzistas eĉ librogrupoj dediĉitaj al verkisto aŭ serio da libroj. Legogrupoj regule kunvenas, kutime unufoje monate.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ne estas klare kiam ĉi tiuj grupoj ekfunkciis. Verŝajne la plej fruaj estas la studentoj kiuj kolektis ĉirkaŭ Sokrato kaj diskutis filozofiajn tekstojn, kaj en la dialogoj kiujn Platono faris kun siaj studentoj, kiel legogrupoj de la antikva tempo. Oni povas identigi karakterizaĵojn de librogrupoj ankaŭ ĉe tradiciajn religiajn lernomanierojn, grupo de studentoj kolektiĝas por socie lerni la sanktajn librojn. En Anglio fine de la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento fariĝis pli kaj pli komunaj kluboj de Sinjoroj [1] Tiuj grupoj bonvenigis nur viroj de la supra klaso.

Anne Hutchinson estas konata kiel la unua virino kiu establis kluban grupon por virinoj en 1634. Ŝi kolektis la virinojn jam sur la ŝipo survoje de Anglio al Masaĉuseco. La grupo traktis religiajn aferojn [2]. Kvankam eĉ en Usono Anne Hutchenson daŭrigis en la virinaj renkontiĝoj, kaj eĉ viroj ĉeestis tiujn kongresojn, tiu iniciato havis neniun sekvon.

La renkontiĝo de virinoj por la celo de diskutado de libroj komenciĝis jam la unua duono de la 19-a jarcento. Sed nur post la Usona Enlanda Milito la movado akiris veran tenejon en Usono. Baldaŭ, la grupoj de tiuj virinoj kutimis diskuti diversajn temojn, eble sekvante la influon de la establado de la Sorosis grupo. En 1868, ĵurnalistinoj kaj verkistinoj estis rifuzitaj ĉeesti bankedon okazigitan de la Asocio de Ĵurnalistoj en honoro de Charles Dickens. La malakcepto instigis Jane Cunningham Crowley, ĵurnaliston ĉe la Novjorkan Tribuno por formi la porvirinan grupon. La grupo traktis politikon, historion kaj diversajn aliajn temojn [3].

La influo de la grupo estis granda, kaj sekvante ĝin la establado de organizoj por virinoj, kaj fare de virinoj, akiris impeton. Krom diskutado de libroj, ili traktis elekton de intelektaj temoj kaj aktualaĵoj. Ili organiziĝis por efektivigi sociajn reformojn sur la loka, ŝtata kaj nacia niveloj, longe antaŭ ol ili ricevis la rajton voĉdoni ĉe la balotujo [4] . Oni devas memori, ke dum ĉi tiuj jaroj al virinoj estis rifuzitaj la rajton al supera edukado kaj la virinaj grupoj plenumis la intelektan bezonon de lernado.

Laŭtakse, antaŭ la fino de la deknaŭa jarcento, ekzistis pli ol du milionoj da amerikaj virinoj en literaturaj socioj, kaj la plej multaj publikaj bibliotekoj en Usono estis fonditaj fare de tiuj specoj de virinaj grupoj. Literaturaj asocioj ofte funkciis kiel trejngrupoj por virinoj kiuj poste iĝis engaĝitaj en la movadoj por la virina balotrajto. [5]

En la moderna periodo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la amaskomunikiloj, kiu tute ĉirkaŭas nin, ekzameno de longdaŭraj ŝanĝoj en legado-frekvenco montras, ke ne ekzistas gravega damaĝo kaj fakte legado, kiel socikultura konduto, daŭre floras. Ĝenerale virinoj legas por ilia plezuro pli ol viroj: Dum proksimume duono de virinoj (47%) legas librojn, fikcio aŭ konsultlibrojn almenaŭ unufoje semajne, nur proksimume triono de viroj legas librojn same ofte. 93% de partoprenantoj de estas virinoj [6].

Enketoj faritaj en la lastaj jaroj en Usono, Kanado kaj Aŭstralio montras, ke pliiĝas la nombro da homoj ĉeestantaj legogrupoj. La kialoj de ĉi tio estas diversaj. Kelkaj partoprenantoj raportas ke la grupo provizas al ili kompanion, kulturvivon kaj senton de komunumo. Male al subtena grupo, kiu disponigas rimedon por esplori identecon (plejparte inan), legogrupoj temigas librojn kaj ideojn, esplori personan identecon, kaj la literaturan fantazion dediĉitan al diskuto. [7]

Malgraŭ la graveco de la socia komponento, la nivelo de kontento kun la grupo pliiĝas kiam la tempo por diskutado de la libro pliiĝas. Plej multaj grupoj pasigas almenaŭ 40 minutojn diskutante la libron. [8]

La efikeco de diskutoj en grupoj estas karakterizitaj per zorgema elekto de la diskuttemoj, la evoluigo de temoj kun la helpo de la partoprenantoj kaj la disdivido de komprenoj kiuj iras preter la personaj reagoj de la ĉeestantaj legintoj al la diskutita verko. Pliaj esploroj montras, ke libroklubaj kunvenoj produktas oportunan kuntekston por literatura analizo, dum ili stimulas novigon en legado kaj antaŭenigas edukadon por valoroj kaj plenkreskulan lernadon el dialoga perspektivo. [9]

Ĉiu povas organizi legogrupon, sed por ke ĝi sukcesu, indas starigi gvidlinion kaj bazajn regulojn. Ofte klubaj partoprenantoj estas amikoj, najbaroj aŭ kolegoj. Kaj kvankam problemoj povas aperi, plej bone eviti unue ilin.

Kutime la legogrupo estas loka, sed foje ligo estas farita inter malsamaj grupoj. Kelkaj el la librogrupoj okazas en publikaj bibliotekoj. Relativa nova fenomeno estas la LibroRetumado (angle: BookSurfing). Estas soci-kultura entrepreno kiu renkontigas homoj kiuj legis tekstojn (ĉiuj elektas signifoplena teksto por ili mem) kaj ikazas konversacio pri la teksto.

Libroklubo (ekonomia entrepreno)[redakti | redakti fonton]

Libroeldonejoj malkovris la ekonomian potencialon en vendado de libroj al membroj de librokluboj. La libroklubo entreprenis aĉeti apartan libron kaj la eldonejo vendis ĝin al tiuj abonantoj je reduktita prezo. La unua libroklubo establita en Germanio en 1919 presis kaj distribuis klasikaĵojn. The Book of the Month Club (La Libro de la Monato-Klubo) (establita en 1926) kaj la Literatura Asocio (establita en 1927) estis la unuaj entreprenoj de tiu speco en Usono. Ili distribuis pli ol 200,000,000 novajn ekzemplerojn de fikcio kaj referenco en la unuaj 40 jaroj. En 2015, la libroklubo spertis remarkigon kaj la legantaro nuntempe nombras proksimume 100,000 abonantojn. [10]

Libroklubo de Oprah Winfrey[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej malnovaj kaj famaj kluboj. La klubo baldaŭ iĝis granda forto en la mondo de eldonado, kie la rekomendo de Oprah sukcesas pri lanĉado al furorlisto de libro antaŭe nekonata. Tony Morrison vendis pli da libroj post la rekomendo de Oprah Winfrey ol post kiam ŝi gajnis la nobelpremion [11]. Ekde ĝia debuto en septembro 1996, la libroklubo de Oprah respondecis pri 28 sinsekvaj furorlibroj. Li vendigis pli ol 20 milionojn da libroj kaj igis multajn el siaj amikoj milionuloj. [12]

La efiko de la Pandemio COVID-19 sur la grupoj[redakti | redakti fonton]

La nombro da librolegantoj pliiĝis dum la pandemio kaj novaj grupoj estis malfermitaj. La plej multaj el la malnovaj kaj novaj grupoj okazigis la renkontiĝojn en Zoom. Ĉirkaŭ 36% el ili volas daŭre renkontiĝi virtuale eĉ post la pandemio. [13]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Cecilia Konchar Farr, Reading Oprah: How Oprah's Book Club Changed the Way America Reads, U.S.A: State University of New York Press, 2004, p 180

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amy Milne-Smith: The renaissance of clubland in recent decades speaks to a new age of elitism
  2. BOOK RIOT, Mikkaka Overstreet: I've Got to Talk to Someone About This! A History of Book Clubs
  3. Sorosis: The NYC Women-Only Club That Started An American National Movement[rompita ligilo]
  4. Angela Howard Zophy, The Sound of Our Own Voices: Women's Study Clubs, 1860-1910. Theodora Penny Martin, Signs Journal of Women in Culture and Society 15 #2, 1990
  5. La historio de librokluboj Arkivigite je 2021-11-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  6. EILEEN M. WASHBURN, PUBLIC LIBRARIES ONLINE, ‏August 9, 2016
  7. E. Long, Book Clubs Women and the Uses of Reading in Everyday Life, U.S.A: The Universuty of Chicago Press, 2003
  8. BookBrowse LLC, The Inner Lives of Book Clubs, U.S.A: BookBrowse, 2019
  9. Álvarez-Álvarez, Carmen, Book Clubs: An Ethnographic Study of an Innovative Reading Practice in Spain, Studies in Continuing Education v38 n2, 2016, p 228-242
  10. Miller Kern, Book of the Month has changed my reading habits for the better
  11. D. T. Max, The Oprah Effect, ‏1999
  12. Miller Kern, Book of the Month has changed my reading habits for the better, ‏August 27, 2021
  13. BookBrowse LLC, BOOK CLUBS IN LOCKDOWN, U.S.A: BookBrowse, 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]