Anne Hutchinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Hutchinson on Trial, pentrita de Edwin Austin Abbey

Anne Hutchinson, naskiĝnome Anne Marbury (1591–1643), estis puritana spirita konsilisto, patrino de 15 infanoj, kaj grava partoprenanto en la Antinomisma Polemiko, religia konflikto skuinta la kolonion de la Masaĉuseca Golfeto inter 1636 kaj 1638. Ŝiaj forte argumentitaj religiaj opinioj kontraŭis la plejparton de la pastroj de la kolonio, kaj ŝia populareco kaj ĥarismo minacis la bazojn de la kolonia teokratio. Finfine oni procezis kontraŭ ŝi, kaj ekzilis ŝin kaj multajn el ŝiaj adeptoj ekster la kolonion.

Anne naskiĝis en Alford, Lincolnshire, Anglio, filino de Francis Marbury, anglikana kleriko kaj instruisto, kiu edukis ŝin preter la porknabina normo. Kiel junulino ŝi transloĝiĝis en Londonon, kaj tie edziniĝis al delonga amiko el la naskurbo, William Hutchinson. La paro reiris al Alford, kie ili eksekvis la popularan predikiston John Cotton en la proksima havenurbo Boston. Cotton devis elmigri en 1633, kaj unu jaron poste la paro Hutchinson kun siaj tiam 11 infanoj sekvis lin al la kreskanta, samnoma setlejo Boston en Nov-Anglio. Anne estis akuŝistino, kaj helpis al tiuj, kiujn ŝi akuŝis, ankaŭ per religiaj servoj. Post nelonge ŝi establis ĉiusemajnajn kunvenojn en sia hejmo por virinoj, prikomentante lastatempajn homiliojn de la pastraro. Post nelonge ankaŭ viroj komencis peti kaj ricevi ŝiajn opiniojn kaj konsilojn, inter ili la juna koloniestro Henry Vane.

Sekvante al Cotton, ŝi predikis "Interligon de graco", akuzante preskaŭ ĉiujn lokajn pastrojn pri "interligo de faroj" (esceptoj estis John Cotton kaj John Wheelwright. Multaj pastroj komencis plendi pri la opinioj de Hutchinson kaj ŝiaj aliancanoj, kaj erupciis la tiel nomata Antinomisma Polemiko, rezultigante procezon kontraŭ ŝi en 1637, kiu kondamnis ŝin al ekzilo. Sekvis en 1638 eklezia tribunalo, kiu eksigis ŝin el la komunumo de la sanktuloj. Roger Williams, fondinto de Rod-Insulo, invitis ŝin kaj ŝiajn sekvantojn kaj familianojn fondi novan urbon Portsmouth en tiu kolonio.