Haleluja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
„Haleluja!“ el Mesio de Händel

Haleluja estas la esperanta transskribo de la hebrea halelu-Jáh, kiu kunmetiĝas el la imperativo plurala de halal (hebrea por „glori, laŭdi“) kaj Jah, la mallongigo de la Di-nomo JHWH. Laŭvorta traduko: Gloru Jah!

La latina formo Alleluia reiras al la greka transskribo (la Greka alfabeto havas „h“, sed nur skribas la diakritan signon).

La elvoko troviĝas 24-foje en la psalmoj de la hebreaj skriboj (104,35; 105,45; 106,148; 111,1; 112,1; 113,1.9; 115,18; 116,19; 117,2; 135,1.3.21; 146,1.10; 147,1.20; 148,1.14; 149,1.9; 150,1.6). La psalmoj 113-118 krome estas konatoj kiel halel-psalmoj. Halelu-Jáh troviĝas pluajn 4 fojojn en la Nova Testamento en la Apokalipso de Johano (19,1-6).

La haleluja precipe estas intense uzata en la karismaj eklezioj samkiel la pentekostaj komunumoj je la gloraltigaj diservoj, popularaj precipe en Usono kaj Afriko. (Vd. ankaŭ Jehovo).

En la evangela-lutera liturgio la haleluja estas uzata kiel kantado de la komunumo post la epistolo.

En la katolika Liturgio la haleluja kun enmetita psalmo- aŭ Kristo-eldiro estas kiel ero de la proprio la solena salutado de la evangelio, laŭokaze krome ties finaĵo.

En la karesmotempo mutiĝas la haleluja en la rito romana kaj estas anstataŭata per trakto, ĝis kiam ĝi unuan fojon solene eksonas antaŭ la evangelio de la paskonokto. Je speciale solenaj okazoj kiel ekz. pasko ĝi estas kompletigata per sekvenco. En la bizanca rito de la orientaj eklezioj tamen oni daŭre kantas ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]