Soto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soto
Budhisma skolo
japana zeno • budhismo de Kamakura
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Eiheiji
Fondinto(j) Dogen vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Soto 曹洞宗 (Sōtō-shū Soto-fido?) estas la plej granda el la tri tradiciaj sektoj de Zeno en japana budhismo (la aliaj estas Rinzaio kaj Ōbaku). Ĝi estas la Japana linio de la Ĉina skolo Caŭdongo (曹洞宗), kiu estis fondita dum la dinastio Táng de Dòngshān Liángjiè. Ĝi enfazas la nocion Shikantaza (只管打坐?), nur decide sidi sen objektoj, ankroj aŭ enhavo. La meditanto strebas atenti la fluon de pensoj, permesante ilin aperi kaj forpasi sen interfero. Male al la aliaj skoloj de Zeno, la praktikantoj de Soto sidas vizaĝante la muron, anstataŭ la koridoron.

La skolo estis enportita en Japanion ĉ. la jaro 1227 de la bikŝuo Dōgen, kiu trejnis sub la bikŝuo Tiāntóng Rújìng, zena majstro de la skolo Cáodòng en Ĉinio. Dōgen estas konsiderita kiel la patriarko de la skolo Soto en Japanio, kune kun la bikŝuo Keizan.[1][2]

Kun preskaŭ 14,000 bikŝuejoj, Soto estas unu el la plej grandaj budhismaj organizaĵoj en Japanio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]