Sanskrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sanskrite)
Saltu al: navigado, serĉo
Sanskrito
Sanskrite: संस्कृतम्
Parolata en Barato
Parolantoj 2 212
Denaskaj parolantoj 14 135 (en 2001)
Fremdlingvo / dua lingvo por 190 000 (en 1961)
Skribo nagario
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Barato
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sa
  ISO 639-2 san
  ISO 639-3 san
v  d  r
Information icon.svg
La vorto sanskrito en sanskrito.
La vorto „Sanskrito“ en Nominativo Singulara en skribsistemo Devanagari.
John 3 16 Sanskrit translation grantham script.gif

Sanskrito (sanskrite: संस्कृतम्, saṃskṛtam, səmskr̩t̪əmsaṃskṛta, origine saṃskṛtā vāk, "rafinita parolmaniero") estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike ĝusta" lingvo, estas sankta lingvo de pli ol 1 miliardo da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la teravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.

Ĝi estas la ĉefa liturgia lingvo de Hinduismo, filozofa lingvo por Budhismo, Hinduismo kaj Ĝajnismo, kaj literatura lingvo kiu estis en uzo kiel Lingvafrankao en la Hindia kulturzono. Ĝi estas standardigita dialekto de la malnova hindarja lingvo, origininta kiel Veda Sanskrito kaj markante sian lingvan praularon malantaŭen ĝis la pra-hindirana kaj la pra-hindeŭropa.[1] Nuntempe ĝi estis listita kiel unu el la 22 oficiale agnoskitaj naciaj lingvoj de Barato[2], fakte la malplej parolata inter tiuj totale en la lando, kaj estas dua oficiala lingvo de la subŝtato Utarakando.[3] Sanskrito tenas elstaran lokon en Hindeŭropaj studoj.[4]

La korpuso de la Sanskrita literaturo enhavas riĉan tradicion de poezio kaj de teatro same kiel de scienca, teknika, filozofia kaj religiaj tekstoj. Sanskrito plue estas amplekse uzata kiel ceremonia lingvo en hinduismaj religiaj ritaroj kaj Budhismaj praktikoj en la formo de himnoj kaj kantoj. Parolata Sanskrito estis revivigita en kelkaj vilaĝoj kun tradiciaj institucioj, kaj estas klopodoj plibonigi ties popularigon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingvo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.

Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)

La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.

Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sanĥjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).

Ekde la 18-a jarcento, oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.

Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Srilanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.

Veda lingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Veda Sanskrito.
Rigveda manuskripto en Nagario, komenco de la 19a jarcento.

Veda Sanskrito estas hindarja pralingvo. Ĝi estas la parolata praulo de liturgia Sanskrito, kaj frua descendanto de pra-hindarja. Ĝi estas proksime rilata al Avesta, nome la plej aĝa konservita Irana lingvo. Veda Sanskrito estas la plej aĝa atestita lingvo de la Hindirana branĉo de la Hindeŭropa familio.

Veda Sanskrito estas la lingvo de Vedoj, nome tekstoj kompilitaj ĉirkaŭ la periodo de komenca la meza 2a al meza 1a jarmilo a.K. Ili estis parole konservitaj kiel parto de la tradicio Śrauta de Veda recitado, antaŭa al la alveno de alfabeta skribado en Hindio dum kelkaj jarcentoj. Pro manko de kaj epigrafia pruvaro kaj de nerompita manuskripta tradicio, la Veda Sanskrito estas unu el lingvoj kiuj ne povas esti tradukitaj akurate en tiu epoko. Speciale la plaj aĝa epoko de la lingvo, nome la Rigveda Sanskrito, nome la lingvo de la himnoj de Rigvedo, estas konservita nur en formo redaktita kelkajn jarcentojn post la kompono de la tekstoj. Rekuperado de ties origina formo estas celo de lingva rekonstruado.[5]

El ĉirkaŭ 4a jarcento a.K., en la klasika periodo de Ferepoka Antikva Hindio, Veda Sanskrito lasis la vojon al la Klasika Sanskrito kiel difinita de la gramatiko de Panini.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Sanskritaj nomoj (ne nur substantivoj sed ankaŭ adjektivoj) havas tri nombrojnsingularo, dualo, pluralo. Ili havas ok kazojn – nominativo, akuzativo, instrumentalo, dativo, ablativo, genitivo, lokativo, vokativo. Estas tri genroj – vira, ina, neŭtra.

En la verba sistemo troviĝas tri voĉojaktiva voĉo, meza voĉo, pasiva voĉo.

Vortordo estas sufiĉe libera. Kunmetitaj vortoj ofte troviĝas en sanskritaj tekstoj, precipe en pli malfruaj tekstoj.

Esperantigo de vortoj el Sanskrita fonto[redakti | redakti fonton]

De la fino de la 18-a jarcento, Sanskrito estas transskribita uzante la latinan alfabeton. La plej uzita sistemo nuntempe estas IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu estas la akademia normo ekde 1888, kaj el kiu la vortoj estas esperantigitaj.

Aspiraciaj Plozivoj[redakti | redakti fonton]

Aspiraciaj plozivoj (mahāprāṇa sparśa), en la originala skribsistemo de Sanskrito, nagario, havas siajn proprajn simbolojn:

k → क, kh → ख; d → द, dh → ध; t → त, th → थ.

Ĉar per IAST la aspiraciaj plozivoj estas transliterigitaj per aldono de -h kiel surogato, same kiel en Esperanto la ĉapelitaj literoj estas kelkfoje transliterigitaj per aldono de -x-h, ofte okazas, ke vortoj el Sanskrito iĝas erare transliterigitaj en Esperanton. Ekzemploj de tiuj okazoj estas bodhisattvo, dharmo, sangho, Bhagavadgitao, Theravado, Bharato; kiuj respektive estas bodhisattvabodisatvo, dharmadarmo, saṃghasangao (aŭ samgo), Bhagavad-gītāBagavadgito, TheravādaTeravado kaj BhāratBarato.

Okazas la sama kun kelkaj digrafoj de Latino, por vortoj de greka fonto: Thermometrum → termometro, sed ne „thermometro“, ĉar la digrafo th reprezentas apartan sonon [tʱ], ne kombinon de konsonantoj [t] kaj [h].

Homofonaj Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la sonoj [ɕ] kaj [ʂ] estas homofonoj en Esperanto, vortoj en Sanskrito skribitaj per ś kaj ṣ estas transliterigitaj per ŝ: ŚivaŜivo (aŭ Ŝivao), ViṣnuViŝnuo, KṛṣṇaKriŝno.

Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive: TripiṭakaTripitako.

Ĉar sonoj [n], [ɳ] kaj [ŋ] kaj n estas homofonoj en Esperanto, n, ṇ kaj ṅ iĝas n: NirvāṇaNirvano.

Ceteraj Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Simbolo ṃ reprezentas nazsonon [ ̃], do ĝi ofte iĝas transliterigita per n kaj kelkfoje per m: Saṃgha → sangao aŭ samgo, Saṃskṛtam → Sanskrito.

Simbolo ñ [ɲ] iĝas kombino nj: prajñāpraĝnjo, same kiel ĉe la esperantigo de vortoj el hispana fonto. La kombino ñj, tamen, iĝas transliterita , ne njĝ: MañjuśrīManĝuŝrio.

Simbolo v [ʋ] estas transliterita v: SarasvatīSarasvatio.

Simbolo j [d͡ʑ] estas transliterita ĝ kaj simbolo y [j] estas j: JātakaĜatakoj, yogajogo.

Duoblaj Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Duoblaj konsonantoj estas transliteritaj per nur unu, kiam eblas: ŚuddhodanaŜudodano, SiddhārthaSidarto.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Longaj vokaloj transliteriĝas kiel simplaj vokaloj (ā → a), ekcepte औ (au) → aŭ, kaj ऐ (ai) → aj.

La vokalo ṛ estas transliterita ri: KṛṣṇaKriŝno, ṚgvedaRigvedo.

Vortoj kun fino ĉe o, a aŭ ā, esperantigitaj finiĝas per o: GaṇeśaGaneŝo; Bhagavad-gītāBagavadgito.

Kiam jam ekzistas homofono, tamen, la vorto povas konservi la finan vokalon por diferenciĝi: BrahmāBrahmoBrahmao; StūpaStupoStupao.

Vortoj kun fino ĉe ceteraj vokaloj konservas tiun finan vokalon: LakṣmīLakŝmio; ViśnuViŝnuo.

Interkonsento[redakti | redakti fonton]

Kiam okazas, ke jam ekzistas vorto kun la sama formo en Esperanto, la kutimo estas lasi la finan vokalon, se eblas.

Ekzemplo: StūpaStupoStupao; SaṃghaSangoSangao*.

Kiam ne ekzistas homofono por la esperantigita vorto, la unua formo estas preferata.

Ekzemplo: GaṇeśaGaneŝoGaneŝao; KarmaKarmoKarmao; DharmaDarmoDarmao.

Esceptoj[redakti | redakti fonton]

Budho[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĝenerala malkonsento pri la esperantigo de la vorto Buddha, por kiu ekzistas tri proponoj:

  1. Buddo: Proponita de Zamenhof por distingi ĝin el la jam ekzistanta budo, same kiel ĉe la duopo fino - finno.
  2. Budao: Nature aperinta, konservanta la finan vokalon -a el Buddha. La esperantigo funkcias laŭ la interkonsento: Buddha → Budo → Budao.
  3. Budho: Nature aperinta, el la miskompreno de la latiniga sistemo IAST, en kiu -h estas aldonita kiel surogato post konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiraciaj. Se la sistemo IAST uzintus -x, anstataŭ, la vorto do estintus transskribita Budxo. En la originala vorto Buddha ne estas kombino el [d] kaj [h], sed digrafo por unuopa sono [d̪ʱ], tre malsama ol la prononco de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel „masxino“ kompare kun „maŝino“. Tiu ĉi formo, tamen, disvastiĝis, radikiĝis dum jardekoj, aperas en PIV kaj uzas budhanaj asocioj. Nuntempe, ĝi estas la plej uzita el la tri proponoj, kaj la nura escepto pri la uzo de -h en esperantigo de vortoj el Sanskrita fonto.

Samgo[redakti | redakti fonton]

La vorto saṃgha estus esperantigita sango → sangao, sed ĉar la fonta latinigo enhavas simbolon ṃ, kelkaj preferas la formon „samgo“, kiu aperas en PIV. En aliaj okazoj, oni ĉiam transliterigu simbolon ṃ kiel n, kiel en la okazo Saṃskṛtam → Sanskrito.

Sanskritdevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefe rilate al hindiaj religioj : avataro, Barato, bodisatvo, Budho, darmo, jogo, jonio, lingamo, nirvano, palio, prakrito, ŝaktio

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

En la romano Cien años de soledad (1967), de Gabriel García Márquez (1927-2014), Aureliano Babilonia lernas sanskriton por deĉifri la enhavon de la manuskriptoj kie Melquíades profetis unu jarcenton de la historio de la tuta familio kaj la vilaĝo Makondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burrow, T. (2001). The Sanskrit Language. Faber: Chicago p. v & ch. 1
  2. Indian Constitution Art.344(1) & Art.345. Web.archive.org (4a de Oktobro 2007). Arkivita el la originalo je 4 October 2007. Alirita 2012-04-05.
  3. Sanskrit is second official language in Uttarakhand. The Hindustan Times (19 January 2010). Alirita 2012-04-05.
  4. BENWARE, Wilbur. (1974) The study of Indo-European vocalism in the 19th century : from the beginnings to Whitney and Scherer : a critical-historical account. Amsterdamo: Benjamins, p. 25–27. ISBN 978-90-272-0894-1.
  5. Restoring historical language of the vedas from attested vedic

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La sanskritlingva Vikipedio havas la adreson <http://sa.wikipedia.org/wiki>.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Maurer, Walter (2001). The Sanskrit language : an introductory grammar and reader. Surrey, England: Curzon. ISBN 0-7007-1382-4.
  • Thomas Egenes: Introduction to Sanskrit. 2 Bde. Motilal Banarsidass, Delhi 2000.
  • Walter H. Maurer: The Sanskrit Language. Routledge, London & New York 2009, ISBN 978-0-415-49143-3.

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Franz Bopp: Ausführliches Lehrgebäude der Sanskrita-Sprache. Berlin 1827 (Digitalisat).
  • Georg Bühler: Leitfaden für den Elementarkursus des Sanskrit. 2. Auflage. Wien 1927 (Nachdruck: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988, ISBN 3-534-04102-X). Digitalisat
  • Jan Gonda: Kurze Elementar-Grammatik der Sanskrit-Sprache. Brill, Leiden 1941, 4. Aufl. 1963.
  • Berthold Delbrück: Altindische Syntax. Halle 1888 (Nachdruck: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988, ISBN 3-534-04105-4).
  • Franz Kielhorn: Grammatik der Sanskrit-Sprache. Dümmler, Berlin 1888 (Sanskritweb PDF-Datei).
  • Manfred Mayrhofer: Sanskrit-Grammatik mit sprachvergleichenden Erläuterungen. Walter de Gruyter, Berlin 1978, ISBN 978-3-11-007177-1.
  • Wolfgang Morgenroth: Lehrbuch des Sanskrit. Grammatik, Lektionen, Glossar. Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1973.
  • Pāṇini: Grammatik. Hg., übers. und mit Indices versehen von Otto von Böhtlingk. Haessel, Leipzig 1887. Erste und überaus einflussreiche Grammatik des Sanskrit aus dem 6. Jhdt. v. Chr. Digitalisat.
  • Adolf Friedrich Stenzler: Elementarbuch der Sanskrit-Sprache. 7. Auflage 1902, 9. Auflage 1915 Grammatik (PDF; 5,3 MB), Lektüretexte und Wörterbuch (PDF; 4,4 MB).
  • Ulrich Stiehl: Sanskrit-Kompendium. Ein Lehr-, Übungs- und Nachschlagewerk. Devanagari-Ausgabe. Hüthig Jehle Rehm, Heidelberg 4. Auflage 2007, ISBN 978-3-87081-539-4.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]