Sanskrita literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La plej fruaj verkoj de Hindia literaturo estis parole transmitita. Sanskrita literaturo ekis per la parola literaturo de Rigvedo nome kolekto de sanktaj himnoj datitaj el la periodo de 1500–1200 a.K. La sanskritaj eposoj Ramajano kaj Mahabharata aperis ĉirkaŭ la fino de la unua jarmilo a.K. Klasika sanskrita literaturo disvolviĝis rapide dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la unua jarmilo a.K.[1]

La Hindia literatura produktado vidis malfruan floradon en la 11a jarcento antaŭ sia malpliiĝo post la jaro 1100, pro la islama konkero de Hindio, pro la detruo de antikvaj sidejoj de lernado kiaj la universitatoj ĉe Taksila kaj Nalando. Estas nuntempaj klopodoj al revivigo de Sanskrito, per eventoj kiaj la Tutbarata Sanskrita Festivalo (ekde 2002).

Pro ties etenda uzado en religia literaturo, ĉefe en Hinduismo, kaj la fakto ke plej modernaj barataj lingvoj estis rekte derivitaj el aŭ forte influitaj de Sanskrito, ties lingvo kaj literaturo estas de granda gravo por la kulturo de Barato simile al tiu de Latino por la kulturo de Eŭropo. Iome el la Sanskrita literaturo kiel la Joga-Sutroj de Patanjali kaj la Upaniŝadoj estis tradukitaj en araban kaj en persan,[2] ĉefe pro la agado de la imperiestro Akbar. Ankaŭ la Panĉatantra estis tradukita en persan.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Narayanrao, H.L. . “A Brief on Indian Literature and Languages”, Journal of Education and Practice 2 (3), p. 46. 
  2. P. 228 The Sufis of Britain: an exploration of Muslim identity
  3. P. 7 Panchatantra — Five Strategies: Collection of animal fables complied before ...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]