Vjaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vjása)
Vjaso
Persona informo
व्यास
Naskiĝo
Morto
Religio hinduismo [#]
Etno Baratanoj [#]
Lingvoj sanskrito [#]
Ŝtataneco Kuruoj [#]
Familio
Patro Parashara [#]
Patrino Satjavati [#]
Amkunulo Ambika • Ambalika [#]
Infanoj PanduoDritaraŝtro • Śhukdev • Viduro [#]
Profesio
Okupo poeto • filozofo • compiler • Rishi [#]
Verkado
Verkoj Mahabarato ❦
Bagavadgito [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vjaso estas mitologia verkisto de la antikva Hindujo. La legendoj ĉirkaŭas lian naskiĝon kaj vivon, kaj la nomo mem (‘tiu kiu dividas [la ununura Vedon en kvar]’) supozigas ke li estas mitologiaĵo. Se Vjaso vere ekzistis, li tre probable vivis inter la 10a kaj 4a jc. a.K.

En la epopeo Mahabarato (kies aŭtoreco estas atribuita al li mem), estas menciata la legendo pri lia naskiĝo.

Vjaso estis la avo de la du batalantaj flankoj en la milito de Kurukŝetro (rakontata en la Mahabarato): la pandavoj kaj la kaŭravoj. Laŭlonge de la historio, li porokaze aperis, plenumante la rolon de spirita gvidanto de siaj junaj nepoj.