Ĉikanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉikanado en Ĉilio.

Ĉikanado estas intenca farado de maljustaj ĝenoj, malagrablaĵoj, malhelpoj, eĉ humiligoj kaj turmentoj, por sentigi sian superecon al la ĉikanata persono, aŭ subtilaĉa, pedanta kaj demagogia fidiskutado por venkigi malpravan vidpunkton.

Burokratoj ofte ĉikanas la civitanojn per senbezonaj formularoj, stampaĵoj kaj aliaj obstakloj, por montri sian gravecon aŭ por atingi koruptan monon.

En lernejoj kaj kazernoj la pliaĝuloj ofte ĉikanas novulojn, ĉar sento de propra potenco super alia homo donas kontenton, precipe kiam la ĉikananto sekrete suferas pro komplekso de malplivaloreco aŭ kiam lia intelekto ne evoluis same kiel la korpa forto.

La ĉikanado povas havi diversajn formojn: postuli personajn servojn aŭ monon kiel pagon „por protekto“, postuli stari longe en atentopozo aŭ danci por amuzi la turmentantojn, lavitan plankon malpurigi, por ke la novulo devu lavi denove, eĉ submetiĝi al batado kaj torturado.

La ĉikanado ĉiam aperas kun novaj lernantoj aŭ soldatoj kaj ofte tiuj, kiuj mem suferis plej multe, fariĝas plej kruelaj turmentantoj de novaj novuloj.

La ĉikanadon en soldata lernejo priskribis imprese Robert Musil en romano Konfuzoj de zorgato Törless.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto ĉikano venas al la franca vorto chicane [ŝiKAN]. Chicaner [ŝikaNE] fakte origine signifas "tordi la juron" kaj celis esprimi, ke iu decidas ataki iun alian per jura vojo, per proceso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]