KiVa (lernejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KiVa estas derivata de la finnaj vortoj "Kiusaamisen Vastainen" aŭ "Kiusaamista Vastustava" (kontraŭ ĉikanado). La vorto 'kiva' staru por 'amuza' aŭ 'bonetosa' KiVa-lernejoj estas lernejoj kiuj estas amuzaj kaj kie ĉiuj sentas sin hejme.

KiVa Koulu signifas en la finna lingvo 'lernejo kontraŭ ĉikanado' per esploro-bazitaj programoj por redukti kaj preventi ĉikanadon.

La programo estis evoluigita ĉe la universitato de Turku kaj kiun financis la finna ministerio de edukado.  La programo celas provizi konkretajn ilojn por pritrakti la temon ĉikanadon dum la lecionoj. Instruistoj ricevas trejnadon por pli facile rekoni ĉikanadon. Ankaŭ la gelernantoj estas enplektitaj en la programo pere de kundiskutoj, ekzercoj kaj komputilan ludon per kiuj ili povas kompreni kiel ĉikanado funkcias kaj ekscii kio fareblas kontraŭ ĉikanado. Dum la lecionoj oni parolas pri respekto, funkciado en grupo kaj pri ĉikanado[1].

La kontraŭĉikanada programo estis efika en Finnlando kaj tial oni pristudas ĝin en Belgio, Nederlando, Italio, Nov-Zelando, Estonio kaj Kimrio kaj en iuj Eŭropaj Lernejoj i.a. tiu en Luksemburgo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) KiVa school : samen tegen pesten (KiVa lernejo : kune kontraŭ ĉikanado), Kivaschool.nl, p. 3, la 2-an aprilo 2017.
  2. (finna) KiVa Koulu -hankkeen aloitus 2006[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]