Robert Musil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Musil
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1880 (1880-11-06)
en Klagenfurt
Morto 15-an de aprilo 1942 (1942-04-15) (61-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Cemetery of Kings vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Robert Musil
Familio
Patro Alfred Musil vd
Edz(in)o Martha Musil vd
Profesio
Okupo verkistobibliotekisto • romanisto • dramaturgoscenaristo • eseisto • inĝeniero vd
Laborkampo germanlingva literaturo vd
Aktiva en Bolzano-Bozen vd
Aktiva dum 1905– vd
Doktoreca konsilisto Carl Stumpf vd
Verkado
Verkoj The Confusions of Young Törless ❦
Homo sen ecoj ❦
The Posthumous Papers of a Living Author vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert MUSIL (naskiĝis la 6-an de novembro 1880 en Klagenfurt – mortis la 15-an de aprilo 1942 en Ĝenevo) estis aŭstria romanverkisto, dramisto kaj eseisto. Li estis sub la influo de la grupo Jung-Wien. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Lia nefinita ĉefverko Der Mann ohne Eigenschaften (Homo sen ecoj) estas komparata kun verkoj de Marcel Proust kaj James Joyce.

Li naskiĝis en la karintia Klagenfurt, grandan parton de sia vivo li travivis en Vieno kaj Berlino. Li mortis kiel elmigrinto en la svisa Ĝenevo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de inĝeniero kaj profesoro de la Teknika Universitato en Brno, Alfred Musil kaj lia edzino Hermina. La familio estis iom parenca kun la moravia orientalisto Alois Musil. Jam kiel infano li estis izoliĝema kaj hontema, kio akompanis lin dum la tuta vivo.

Lian literaturan debuton influis kvinjara studado en Milita Kadeta Lernejo en Eisenstadt kaj en Hranice inter la jaroj 1892 kaj 1897. Ĉi tie li decidiĝis por la kariero de Inĝeniero.

En 1897 li ekstudis ĉe Technische Militärakademie (Teknika Milit-Akademio) en Vieno, fako maŝin-industrio, post unu jaro li transiris al Teknika Universitato en Brno, kiun li finis post du jaroj per titolo de inĝeniero. Poste li laboris en teknikaj laboratorioj ĉe la universitato en Stuttgart. Ekde 1903, kvankam laborante ĉiam kiel inĝeniero, li studis ankoraŭ filozofion kaj psikologion en Berlino. Tre lin influis la germana filozofo Friedrich Nietzsche kaj la rusa verkisto Fjodor Dostojevskij.

En 1906 aperis lia unua romano Die Verwirrungen des Zöglings Törless (Konfuziĝoj de la zorgato Törless). La romano estis akceptita favore kaj tio decidigis lin fariĝi verkisto. En 1908 li definitive forlasis promesplenan maŝin-industrian karieron (li patentis kromatometron, t.n. „Musil'scher Farbkreisel“), kvankam la inĝeniera kariero povis sekurigi al li sukceson kaj vivtenadon. Li dediĉis sin al verkado, precipe la ĵurnalisma. Ekz. en la Berlina kulturmagazino Neue Rundschau aŭ kiel teatra kritikisto.

En 1907 li konatiĝis kun edziniĝinta virino je ses jaroj pli aĝa, Martha Marcovaldi (nask. Heimenn, 1874 - 1949), kiu en 1911 divorcis kaj baldaŭ edziniĝis al Musil kun siaj du infanoj, Anna kaj Gaetan.

Inter 1914 kaj 1918 li batalis en la aŭstria armeo en la Itala fronto. Diference de aliaj verkistoj la milito ne respeguliĝis en lia verkaro. En 1916 li vizitis Pragon kaj konatiĝis kun Franz Kafka.

Matureco[redakti | redakti fonton]

En 1919-1920 li laboris kiel konsultanto de la aŭstria milita ministerio, ekde 1920 li definitive dediĉis sin al literaturo. En 1924 honorita per Artisma Premio de Vieno, en 1929 per berlina Premio Gerhart Hauptmann.

La intermilitajn jarojn li pasigis alterne en Vieno kaj Berlino, kie li kunvenadis kun Hermann Broch, Elias Canetti, Hugo von Hofmannsthal kaj Thomas Mann. En Vieno li ofte vizitadis salonon de Eugenie Schwarzwald, kiu iĝis modelo por la heroino Diotima en la romano Der Mann ohne Eigenschaften „Homo sen ecoj“. En 1921 li komencis verki tiun romanon, kies du volumoj estis eldonitaj en 1930 kaj 1932. La romano prezentas la moralan kaj intelektan disfalon de la Aŭstria-Hungara Imperio per la okuloj de Ulrich, iama matematikisto, kiu ne sukcesis administri rilatojn kun la mondo en maniero, kiu permesus al li havi "kvalitojn". La intrigo de la libro okazis en Vieno sojle de la unua mondmilito. Musil ne finis la longan romanon, kaj el la tri planitaj volumoj nur du estis eldonitaj. La verko ne alportis la atendatan sukceson, nek socian, nek financan, lia familio troviĝis ĉe la rando de bankrota abismo. En 1932 en Berlino formiĝis societo, kiu klopodis subteni la verkiston per financaj rimedoj. En 1936 lin atakis apopleksio, sed li ne mortis.

Elmigrinto[redakti | redakti fonton]

Post anekso de Aŭstrio al la Nazia Germanio Musil fuĝis en 1938 al la svisa Zuriko kaj samjare liaj verkoj estis malpermesitaj. Post unu jaro li transloĝiĝis al Ĝenevo, kie li mortis en 1942 ĉe gimnastikado. Lia vidvino disŝutis lian cindron en forlasita ĝardeno. En 1943 ŝi eldonis la nefinitan trian volumon de la romano „Homo sen ecoj“ kaj en 1949 ŝi forpasis en Romo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Verwirrungen des Zöglings Törless, (Konfuzoj de lernanto Törless, 1906)
  • Vereinigungen, (Kuniĝo, 1911)
  • Die Schwärmer, (Revemuloj, 1920, komedio).
  • Drei Frauen, (Tri virinoj, 1923, rakontoj)
  • Vinzenz oder die Freundin bedeutender Männer, (Vincenco aŭ Amikino de gravaj viroj, 1923)
  • Der Mann ohne Eigenschaften, 1930-1943 (Homo sen ecoj)
  • Nachlass zu Lebzeiten, (Postlasaĵo dum la vivo, 1936)
  • Essays und Reden, Kritik, (Eseoj kaj paroladoj, kritikoj, 1978)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La muŝkaptilo (tr. F. Szilágyi, Norda Prismo, 1/1959, p. 27-28)

Filmoj laŭ liaj verkoj[redakti | redakti fonton]