Bikŝuejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Budhisma templo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bikŝuejo
Tradukoj de
विहार (Vihāra)
Esperante Bikŝuejo
Palie विहार (Vihāra)
Sanskrite विहार (Vihāra)
सँघाराम (Saṁghārāma)
Ĉine 佛寺 (Fósì)
寺院 (Sìyuàn)
伽藍 (Qíelán)
Japane 寺院 (Jiin)
寺 (Tera)
仏閣 (Bukkaku)
伽藍 (Garan)
精舎 (Shōja)
Kmere វត្ត (Wōat)
Koree 사찰 (寺刹, Sachal)
Laŭe ວັດ (Vat)
Taje วัด (Wat)
วิหาร (Wihan)
Vjetname Tịnh xá
Dharma wheel.svg Terminaro de Budhismo Dharma wheel.svg
v  d  r
Information icon.svg

Bikŝuejo esta loko kie rezidas bikŝuoj portempe aŭ malprovizore, kaj loko de kultado kaj lernado por budhistoj. La komunumoj de bikŝuoj estas unu el la tri juveloj de budhismo, kaj tial, kie ajn estas bikŝuoj, estas grava loko por budhistoj, kiuj vizitas ilin por manĝigi ilin, fari donacojn al ili, kaj aŭskulti iliajn instruojn.

La unuaj bikŝuoj estis senhejmaj asketoj, vagantaj de loko en lokon, sed tra la tuta pluva sezono ili ekloĝis en portempaj ŝirmejoj. Ĉar manĝigi kaj ŝirmi bikŝuojn estas maniero akiri meriton, la unuaj bikŝuejoj estis konstruitaj de riĉaj budhistoj kaj donacitaj al la komunumo. Hodiaŭ, la normo estas ke bikŝuoj loĝu konstante en bikŝuejo.

Kelkaj bikŝuejoj fariĝis institutoj de lernado, kie filozofiaj nocioj estis ellaboritaj kaj pridiskutitaj, kaj tia tradicio estis la origino de la unuaj gravaj universitatoj en antikva Barato, kiel Nālandā kaj Vikramaśilā. Tiu ĉi tradicio ankoraŭ estas konservita ĉe budhismaj universitatoj, kiuj ofte troviĝa ene de bikŝuejo.

Arbaraj bikŝuejoj en Sudazio estas ĉefe dediĉitaj al studi meditadon, anstataŭ tekstojn kaj ceremoniojn. La komunumo tie ermite vivas ĉirkaŭ plenaĝa majstro, kaj pro la malgrandiĝo de arbaroj, bikŝuoj kiuj loĝas en tiaj bikŝuejoj ofte loĝas la tutan jaron en fiksita loko, anstataŭ vagadi.

Bikŝuejoj povas havi inter unu aŭ dek mil rezidantajn bikŝuojn, kiel la bikŝuejo Drepung en Tibeto, antaŭ ol la okupacio de Ĉinio.[1][2] Hodiaŭ, la translokigita bikŝuejo en Barato havas ĉirkaŭ ok mil.

En budhismaj landoj, bikŝuejoj havas grandan terenon kun pluraj konstruaĵoj. En landoj kun malmultaj budhistoj, bikŝuejoj povas esti nura domo kie loĝas bikŝuo.

En la pasinteco, bikŝuejoj komencis havi specialan lokon kun stupao, kiun oni ĉirkaŭiris (parikrama).[3] En la unua periodo, la bildo de la budho Gotamo neniam estis montrita, kaj ĝi estis anstataŭigita de simboloj, kiel lia piedspuro aŭ lia pado. Poste oni komencis uzi statuojn de li kaj de aliaj budhoj, arahantoj, bodisatvoj kaj aliaj religiaj estaĵoj. Nuntenpe preskaŭ ĉiu bikŝuejo havas en ĝi statuojn de iu budhoj, aŭ bodisatvoj.

Originale, bienoj donacitaj al la komunumo apartenis al la tuta komunumo, sed en kelkaj landoj tiu ĉi tradicio ŝanĝiĝis kiam bienoj estis doncitaj al bikŝuoj mem kaj malgraŭ ke la Regularo malpernesas la havadon de riĉeco, multaj bikŝuoj fariĝis grandaj bienposedantoj. En Ĉinio, kamparanoj prilaboris la terenojn de bikŝuejoj kaj bezonis pagi la bikŝuojn per parto de la jara rikolto. En Srilanko kaj Tibeto, la posedanto se bikŝuejo ofte fariĝis unu bikŝuo, kiu tenadis la bienon ene de sia familio, herediganta ĝin al nevo, kiu bikŝuiĝis. En Japanio, kie bikŝuoj rajtas edziĝi, la posteno de ĉefbikŝuo fariĝis hereda, transdonita de patro al filo tra pluraj generacioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bikŝuejoj ekaperis ĉ. la 4-a jarcento aK. el la praktiko de pluvrifuĝo (sanskrite varṣā), trimonata trejnado ĉiujare farita de bikŝuoj dum la Sudazia pluvsezono, dum kiu ili restas en fiksita loko dum la monatoj Aŝado (Āṣādha), Ŝravano (Śrāvaṇa) kaj Badrapado (Bhādrapada).[noto 1] En la pasinteco, la trejnado okazis en pavilionoj kaj parkoj donacitaj de riĉaj budhistoj al la samgoj, kiuj estis ĉiam vagantaj de loko en lokon, kaj nur rezidis en fiksita loko dum specialaj okazoj, sed kun la tempo tiu trimonata praktiko evoluis en rezidado de bikŝuoj en tiuj portempaj loĝejoj por la tuta jaro.

Plano de Kaverno 1 ĉe Ajanta, 5-a jarcento.
Bikŝuejo kaverno de Kriŝno en Nasik, 1-a jarcento aK., unu el la unuaj bikŝuejoj.[4]
Kaverno 4, de la 5-a jarcento ĉe la kavernoj de Ajanta, kun statuo de budho en la centro de la ĉambro.

La ejoj, kie loĝis la bikŝuoj estis lokoj de religiaj laboro, meditado kaj lernado, kaj dum la mezepoko, bikŝuejoj fariĝis gravaj institucioj kaj parto de budhismaj universitatoj kun miloj da studentoj, kiel Nalando. La vivo en bikŝuejoj estis kodita de la eko en la budhisma kanono, en la Korbo de bikŝua disciplino.[5]

Kaverno 12, kavernoj de Ajanta, enirejo de ĉeloj en la centra halo.

En antikva Barato, tipo de bikŝuejo kiu ankoraŭ restas ĝis nun nomiĝis sanskrite विहार vihāra.[noto 2]

La koncepto estas antikva, kaj en tekstoj en Sanskrito kaj Palio, ĝi signifas kia ajn spaco por plezuriĝo aŭ amuziĝo,[6][7][8] sed ĉefe en budhismo ĝi evoluis en arĥitekturan koncepton por loko kie loĝas bikŝuoj kun komuna spaco, kvankam la koncepto ankaŭ estis uzita por loko kie loĝas senhejmaj ŝramanoj de hinduismo, ajivika kaj ĝajnismo dum la Barata pluva sezono.[6][9][10]

Vihāra en barata arĥitekturo signifas centran halon kun malgrandaj ĉeloj ligitaj al ĝi, kelkfoje kun litoj ĉizitaj el la mura ŝtono. Kelkaj havas templon en la malantaŭa centra ĉelo, kun stupao en la pli malnovaj, aŭ statuo de budho en la pli novaj.

Tipe, grandaj lokoj kiel la kavernoj de Ajanta, la kavernoj de Aurangabad, la kavernoj de Karli kaj la kavernoj de Kanheri enhavas kelkajn vihārā. Kelkaj havas budhisman templon proksime.[11]

En Vedaj tekstoj, ĝi signifas gastejon por vojaĝantoj;[6][12] en la postveda epoko, ĝia signifo estas pli specifa por halo aŭ korto kie bikŝuoj renkontiĝis,[6][13] kaj en la mezepoko, ĝi signifis ejon, kie bikŝuoj loĝis.[14]

La bikŝuejo Mahābodhi en Barato.

Tri influpovaj samgoj lasas ŝpurojn en budhisma historio.[15] La samgo de la bikŝuejo Mahāvihāra starigita de Mahinda, la unua filo de la raĝo Aŝoko, estas la plej malnova. Poste, en la 1-a jarcento aKE., la raĝo Vattagamani donacis la bikŝuejon Abhayagiri al sia plej ŝatata bikŝuo, kiu okazigis, ke la samgo de Mahāvihāra elpelu tiun bikŝuon.[15] En la 3-a jarcento KE. la raĝo Mahāsena donacis la bikŝuejon Jetavana al individua bikŝuo, kaj tiu bikŝuo estis ankaŭ elpelita. La samgo de la bikŝuejo Mahāvihāra fariĝis Teravado, tiu de la bikŝuejo Abhayahiri, Mahajano kaj tiu de Jetavana, miksaĵo inter la du.[15]

Tiaj grandaj bikŝuejoj havis postenon nomitan vihārapala,[16] por elektita bikŝuo kiu administris la bikŝuejon, arbitraciis disputojn kaj determinis regulojn.[5]

La ruinoj de la bikŝuejo Shalvan, kiu funkciis inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj en nuna Mainamati, Bangladeŝo.[17]

Dum la epoko de Pāla, multaj bikŝuejoj estis konstruitaj en la raĝlando Magado (nun Biharo kaj en Bengalio. La ŝtato Biharo (Bihār) en norda Barato prenas sian nomon el la vorto vihāra, pro la abundo da bikŝuejoj en tiu regiono.

Laŭ Tibetaj fontoj, speciale, la verkoj de Tāranātha,[18] estis kvin grandaj bikŝuejoj kiuj elstaris dum tiu ĉi epoko: Vikramaśilā, la plej grava universitato en tiu erao; Nālandā, post ĝia apogeo, sed ankoraŭ grava; Somapurā; Odantapurī kaj Jagaddala.[19] Laŭ Sukumar Dutt, la kvin bikŝuejoj formis reton, patronita de la ŝtato de Pāla, kaj eruditoj povis facile moviĝi de posteno en unu instituto al posteno en alia. Ĉiu bikŝuejo havis po sigelon kaj funkciis kiel korporacio kiel instituto de lernado.[20]

Vikramaśilā, Nālandā, Odantapurī kaj aliaj gravaj budhismaj institutoj estis detruitaj de Ikhtiyār al-Dīn Muḥammad Bakhtiyār Khaljī en 1193.[21][22][23]

Kaverno 4, Kavernoj de Ajanta
Enirejo al vihāra ĉe la kavernoj de Kanheri]. 
Tajlaĵoj sur muro ĉe la kavernoj de Kanheri. 
Litoj en la vihāra ĉe la kavernoj de Kanheri. 
Pordoj de vihāra ĉe la kavernoj de Bedse

La rolo de domanoj ĉe bikŝuejoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas reciproka bezono inter la domanoj kaj la bikŝuoj, tial domanoj ofte vizitas bikŝuejojn kaj bikŝuoj iras marŝi de domo al domo por permesi domanojn oferi manĝaĵon al ili. Estas du tipoj de kultado: per donacado (āmisapūjā) kaj per praktikado (dhammapūjā).[24] Kiam domanoj vizitas bikŝuejon estas tradicio oferi kandelojn, florojn kaj incenson kiel donacon; riverenci, genuante kaj tuŝante la plankon per la frunto, kaj skandi sutrojn. Ĉar en multaj tradicioj, ĉefe en Teravado, bikŝuo ne rajtas labori, kuiri nek tuŝi monon, domanoj liveras al ili manĝaĵon, vestaĵon, ŝirmejon kaj medicinon.[25]

Bikŝuejoj laŭ lando[redakti | redakti fonton]

Japanio[redakti | redakti fonton]

Pagodo ĉe la bikŝuejo Hōryūji, Japanio. La plej antikva ligna konstruaĵo en la mondo. 
 

Inter aliaj konstruaĵoj, en tipa japana bikŝuejo troviĝas:

  • Butsudenbutsudō (仏殿・仏堂): halo de la budho, konstruaĵo kie troviĝas statuo de iu budhobodisatvo.[26]
  • Chinjusha (鎮守社/鎮主社): Templo konstruita ĉe bikŝuejo, dediĉita al patrona dio.[26]
  • Hattō (法堂): halo de la darmo. Konstruaĵo por prelegoj de la ĉefbikŝuo.[26]
  • Hōjō (方丈): dormoĉambro de la ĉefbikŝuo ĉe Zena bikŝuejo.[27]
  • Niōmon (仁王門): Pordego gardita de du grandaj lignostatuoj nomitaj niō.[27]
  • Hombō (本坊): rezidejo de la ĉefbikŝuo (jūshoku) ĉe bikŝuejo.[27]
  • Kairō (回廊・廻廊): longa koridoro kun tagmento kiu kunligas du konstruaĵojn.[27]
  • Kaisandō (開山堂): halo de la fondinto, ordinare ĉe Zena bikŝuejo, kie troviĝas aŭ statuon, aŭ portreton de la fondinto. Ĉe purlandaj bikŝuejoj, ĝi nomiĝas mieidō.[27]
  • Karamon (唐門): pordego kun tegmento en formo de arkaĵo.[27]
  • Karesansui (枯山水): seka pejzaĝo. Japana ŝtonĝardeno, ofte trovita en Zenaj bikŝuejoj.
  • Katōmado (華頭窓): fenestro kun formo de sonorilo, originale el Zenaj bikŝuejoj en Ĉinio.
  • Kondō (金堂): "ora halo", kiu estas la ĉefa halo de garan kaj enhavas la ĉefan objekton de kultado.[27]
  • Konrō (軒廊): ŝirmita koridoro inter du konstruaĵoj.
  • Korōkurō (鼓楼): Drumturo kun drumo kiu indikas la pason de la tempo. Ĝi ordinare vizaĝas la shōrō.[26]
  • Kuri (庫裡): kuirejo de la bikŝuejo.
  • Kyōzō (経蔵): biblioteko kun sutroj kaj libroj pri budhismo kaj la historio de la bikŝuejo.[27]
  • Sanmon (三門 aŭ 山門): la pordego antaŭ la butsuden.[27] La nomo estas mallongigo de Sangedatsumon (三解脱門?), pordego de la tri liberiĝoj.[27] Ĝiaj tri pordoj, (kūmon (空門?), musōmon (無相門?) kaj muganmon (無願門?)) simbolas la tri pordegojn al vekiĝo.[27]
  • Rōmon (楼門): Alta duetaĝa pordego ĉirkaŭita de balkono kaj ŝirmita de tegmento.[27] Originale el bikŝuejoj, sed ĝi ankaŭ troveblas en ŝintoismaj temploj.[28]
  • Shoin (書院): loko por studado de sutroj kaj prelegado pri ili.
  • Shōrō (鐘楼): sonorilejo. Konstruaĵo aŭ turo kun sonorilego.
  • Sōdō (僧堂): la halo de la bikŝuoj. Halo dediĉita al la praktikado de zazen.[26] Tie ankaŭ bikŝuoj manĝas kaj dormas.
  • Sōmon (総門): ĝenerala pordego de la bikŝuejo, malpli grava ol la sanmon.
  • Shōrō (鐘楼): sonorilejo. Konstruaĵo aŭ turo kun sonorilego.
  • (塔): pagodo, evoluo de stupao. Ili havas tri, kvin, sep, naŭ aŭ dek tri etaĝojn.[27]
  • Tōsu or tōshi (東司): banĉambro ĉe Zena bikŝuejo.[27]
  • Yakushidō (薬師堂): halo, kiu enhavas statuon de la budho Yakushi-nyorai.[27]
  • Yokushitsu* (浴室): banĉambro ĉe bikŝuejo.[27]
  • Zendō (禅堂): "hall of zeno".[27] Halo por la praktikado de zazen ĉe Zena bikŝuejo.[27]

Tajlando, Kamboĝo, Laoso kaj Malajzio[redakti | redakti fonton]

Preah chaedai (reĝa stupao) Kuntha Bopha. 
La ĉefa chedi ĉe Wat Phra Mahathat. 
Wat Chaiyamangkalaram, George Town, Penang, Malajzio
Wat Phra That Chae Haeng. 

En Tajlando, Kamboĝo, Laoso, la vorto vihāra estas uzita por speciala halo kie renkontiĝas bikŝuoj.

Inter aliaj konstruaĵoj, en tipa bikŝuejo en Tajlando, Kamboĝo, Laoso kaj Malajzio estas:

  • Sonorilejo (kmere ប៉មជួង; laŭe ຫໍລະຄັງ; taje หอระฆัง)
  • Bot (taje โบสถ์) aŭ ubosot (laŭe ອຸໂປສົດ; taje อุโบสถ; de la Palia vorto uposatha); aŭ sim (laŭe ສິມ): halo kie novaj bikŝuoj bikŝuiĝas.
  • Chaedai (kmere ចេតិយ) aŭ Chedi (taje เจดีย์; laŭe ເຈດີ) el la Sanskrita vorto chaitya, budhisma templo kun stupao; aŭ that (laŭe ທາດ): ili ofte enhavas relikvojn de la budho Gotamo.
  • Chantakhara (taje ชันตาฆร): ĉambro kie oni konservas fajron kaj akvon.
  • Drumturo (kmere រោងស្គរ; laŭe ຫໍກອງ; taje หอกลอง)
  • Hong Song Nam (taje ห้องสรงน้ำ): banĉambro.
  • Ho trai (kmere ហោត្រ័យ; laŭe ຫໍໄຕ; taje หอไตร): biblioteko kie oni konservas budhismajn tekstojn.
  • Kod (kmere កុដិ), Kut, Kutti, Kuti aŭ Kati (laŭe ກຸຕິ, ກະຕິ; taje กุฏิ): la dormoĉambroj de la bikŝuoj.
  • Mondop (kmere មណ្ឌប; taje มณฑป; el Sanskrito: maṇḍapa, paviliono): おordinare malfermita loko kun kvadrata konstruaĵo kun kvar arkaĵoj kaj piramideca tegmento uzita por kulti tekstojn kaj objektojn.
  • Sala (kmere សាលា; laŭe ສາລາ; taje ศาลา. Paviliono por diversaj celoj. En Kamboĝo, sala ankaŭ funkcias kiel budhisma instituto de edukado en bikŝuejo, sed ne ĉiu bikŝuejo havas unu.
    • Sala Baley or Sala Putthikakseksa (kmere សាលាបាលី ឬ សាលាពុទ្ធិកសិក្សា): lernejo de Palio aŭ lernejo de budhisma edukado, estas loko kie oni instruas la darmon en kaj Palio kaj la kmera. Sala Baley estas disigita en tri nivelojn–budhisman bazlernejon (kmere ពុទ្ធិកបឋមសិក្សា Putthikakpathamaseksa); budhisman mezlernejon (kmere ពុទ្ធិកវិទ្យាល័យ - Putthikakvityealay); kaj budhisman universitaton (kmere ពុទ្ធិកសកលវិទ្យាល័យ Putthikaksakalvityealay). Aparte ol budhismon, oni instruas temojn kiel filozofion, sciencon, teĥnologion, Sanskriton kaj aliajn fremdajn lingvojn.
    • Sala Song (taje ศาลาสรง): halo kie la bikŝuoj estas benitaj per sankta akvo.
  • Vihear (kmere វិហារ) aŭ wihan (laŭe ວິຫານ; wih̄ār taje วิหาร ) el Sanskrito: vihāra: halo kie renkontiĝas bikŝuoj.

Budhismaj temploj, sanktejoj kaj relikvujoj[redakti | redakti fonton]

En antikva budhismo[redakti | redakti fonton]

Budhisma relikvuja halo (caitya) en la kavernoj de Bhaja, 2-a jarcento aK. 
Ekster la relikvuja halo en la 19 en la kavernoj de Ajanta
Arkaĵo de caitya

De antikva Barato fariĝis tradicio, ke budhistoj ĉirkaŭiru stupaojn, kiuj funkciis kiel relikvujoj de la budho Gotamo aŭ aliaj arahantoj. En antikvaj bikŝuejoj, ekzistis komuna spaco kun apsido en la fundo, alta tegmento kaj stupao,[29] kiu nomiĝis caitya,[30] kaj kiun oni ĉirkaŭiris (parikrama).[31]

En Japanio[redakti | redakti fonton]

Torii ĉe la enirejo de la bikŝuejo Shitennōji, Osako
Ĉefa sanktejo de templo dediĉita al la drako Zennyo Ryūō ĉe bikŝuejo de la skolo Shingon en Kioto
Bikŝuejstila pordego (karamon) ĉe la ŝintoisma templo Iwashimizu Hachimangū
Survoja budhisma sanktejo kun statuoj de la bodisatvo Jizō en Japanio

En Japanio, bikŝuejoj kaj ŝintoismaj temploj estis komstruitaj en komuna loko[32] kaj ambaŭ havas la bazajn karakterizaĵojn de japana tradicia arĥitekturo.[33] Torii kaj rōmon indikas la enirejon al ŝintoismaj temploj kaj al bikŝuejoj, sed ĝenerale ŝintoismaj temploj havas je torii kaj bikŝuejoj havas je rōmon.[34] Multaj bikŝuejoj havas je temizuya kaj komainu, kiel ŝintoismaj temploj; male, kelkaj ŝintoismaj temploj havas sonorilejon, uzas incenson aŭ eĉ havas pagodon, kiel la ŝintoisma templo Tanzanjinja en Nara.[35]

Kompare al templo, bikŝuejo ne estas ĉefe loko de diservado–ĝiaj plej gravaj konstruaĵoj estas uzitaj por konservi sanktajn objektojn kaj relikvojn, sed tiuj lokoj ne estas malfermitaj por kultantoj.[33] Malsame ol Kristanismaj kirkoj, bikŝuejoj funkcias ĉefe kiel monaĥejoj. Estas specialaj konstruaĵoj por specialaj ritoj, sed ili estas malfermitaj por malgranda grupo da partoprenantoj. Religiaj mesoj ne okazas regule, kiel ĉe Kristanismaj kirkoj, kapeloj kaj temploj. Se multaj personoj partoprenas ceremonion, ĝi estas konsiderita festivalo kaj ĝi okazos ekstere, ne ene de la konstruaĵoj.[33]

Ŝintoismaj temploj estis uzitaj por gastigi lokan dion, sed ili estis portempaj kaj ne havis difinitan areon, nur starigitaj kiam bezonataj,[36] sed post la alveno de budhismo al Japanio en la 6-a jarcento, temploj adoptis la strukturon de bikŝuejoj kaj komencis havi fiksitan lokon kaj imiti la budhisman arĥitekturon.[36]

La disvolviĝo de Shinbutsu-shūgō (神仏習合, la sinkretismo de dioj kaj budhoj) kaj la teorio Honji suijaku (本地垂迹) kunigis la lokan ŝintoismon kun budhismo[37] kaj fariĝis ordinare, ke temploj estu akompanitaj de bikŝuejo en lokoj nomitaj jingū-ji (神宮寺) aŭ miyadera (宮寺), kaj male, bikŝuejoj komencis havi templon ene dediĉita al patrona dio kaj estis nomitaj jisha (寺社).

La dio Hachiman vestita kiel bikŝuo.

Sōgyō Hachiman (僧形八幡?) (Hachiman en formo de bikŝuo) estis unu el la plej popularaj sinkretismaj dioj.[38] La dio estas montrita vestita kiel bikŝuo kaj estas konsiderita protektanto de ĉiu homo, speciale de militistoj. De la 8-a jarcento, li estis nomita Hachiman-daibosatsu, la granda bodisatvo Hachiman. La fakto, ke li estas vestita kiel bikŝuo montris, ke li estas sincera prozelito de budhismo. Dum la 13-a jarcento, aliaj dioj ankaŭ estis reprezentitaj kun vestaĵo de bikŝuo.[38]

Dum la revolucio de la epoko de Meiji la plimulto de la jingūji estis forviŝitaj, sed la jisha restis netuŝitaj, tial multaj bikŝuejoj ankoraŭ havas templon ene aŭ proksime, kaj la budhisma diino Benzaiten estas ofte kultita ĉe ŝintoismaj temploj.[39]

La klara disigo inter bikŝuejoj kaj ŝintoismaj temploj, kiu hodiaŭ estas normo, komenciĝis nur kiel rezulto de la leĝo shinbutsu-bunri (la disigo de dioj kaj budhoj) de 1868, kiu malpermesis la mikson de la du religioj kaj trudis budhismajn templojn (jingūji) fariĝi ŝintoismaj temploj. Inter ili, famaj budhismaj temploj estis Usa Hachimangū kaj Tsurugaoka Hachimangū, kiuj bezonis fordoni propraĵojn kaj malgrandigi sian historian kaj ekonomian valoron. Budhismaj temploj bezonis forvendi budhismajn statuojn kaj objektojn al bikŝuejoj, ekzemple la budhisma templo Tsurugaoka Hachimangū bezonis vendi siajn gigantajn lignajn statuojn de pordogardistoj al la bikŝuejo Jufukuji.[40]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Parto de la ĝardena bikŝuejo, Tibeto en 1921. La tombejo de Tsongkhan maldektre. 
La bikŝuejo Thiksey en Ladakh, Barato
La bikŝuejo Rumtek, Gangtok, Sikkim, Barato
La bikŝuejo Simtokha Dzong, Butano, en la stilo dzongo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En kelkaj tradicioj, bikŝuoj kalkulas antaŭ kiom da tempo ili bikŝuiĝis per pluvoj anstataŭ jaroj.
  2. Laŭ la kanono, aliaj tipoj de loĝejo, kie bikŝuoj povis portempe loĝi, estis addayoga, pasada, hammiya kaj guha (kaverno). Hodiaŭ, aparte de vihāra, nur restas ruinoj de guha.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tibet in Louisville. Lori. Arkivita el la originalo je 2017-11-07. Alirita 11-02-2013.
  2. Macartney, Jne. "Monks under siege in monasteries as protest ends in a hail of gunfire", The Sunday Times, 12-03-2008.
  3. Michell, 65–66
  4. Sharon La Boda. (1994) International Dictionary of Historic Places: Asia and Oceania. Taylor & Francis. ISBN 978-1-884964-04-6.
  5. 5,0 5,1 Jonathan A. Silk. (2008) Managing Monks: Administrators and Administrative Roles in Indian Buddhist Monasticism. Oxford University Press, p. 39–58, 137–158. ISBN 978-0-19-532684-0.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Vihara, Monier Monier Williams, Sanskrit-English Dictionary Etymologically Arranged, Oxford University Press, page 1003
  7. (1892) The Grihya-sûtras, Rules of Vedic Domestic Ceremonies. Clarendon Press: Oxford, p. 54–56, 330–331.
  8. Nayanjot Lahiri. (2015) Ashoka in Ancient India. Harvard University Press, p. 181–183. ISBN 978-0-674-91525-1.
  9. Stella Kramrisch. (1946) The Hindu Temple. Princeton University Press (Reprint: Motilal Banarsidass), p. 137–138. ISBN 978-81-208-0223-0.
  10. Paul Dundas. (2003) The Jains. Routledge, p. 203–204. ISBN 1-134-50165-X.
  11. Michell, George, The Penguin Guide to the Monuments of India, Volume 1: Buddhist, Jain, Hindu, p. 67 and see individual entries, 1989, Penguin Books, (ISBN 0140081445)
  12. Brian K. Smith. (1998) Reflections on Resemblance, Ritual, and Religion. Motilal Banarsidass, p. 151–152. ISBN 978-81-208-1532-2.
  13. Vihara, Pali English Dictionary, T. W. Rhys Davids, William Stede, editors; Pali Text Society; page 642
  14. (2012) Historical Dictionary of Tibet. Scarecrow, p. 204–205. ISBN 978-0-8108-7984-3.
  15. 15,0 15,1 15,2 Peter Harvey. (2013) An Introduction to Buddhism: Teachings, History and Practices. Cambridge University Press, p. 197–198. ISBN 978-0-521-85942-4.
  16. Pintu Kumar. The Ancient Nālandā Mahāvihāra: The Beginning of Institutional Education. Journal of the World Universities Forum.
  17. Susan L. Huntington. (1984) The "Påala-Sena" Schools of Sculpture. Brill, p. 164–165. ISBN 90-04-06856-2.
  18. Excavated Remains at Nalanda. Alirita 13 July 2012.
  19. ENGLISH, Elizabeth. (2002) Vajrayogini: Her Visualization, Rituals, and Forms. Wisdom Publications. ISBN 0-86171-329-X.
  20. DUTT, Sukumar. (1962) Buddhist Monks A And Monasteries of India: Their History and Contribution to Indian Culture. London: George Allen and Unwin Ltd, p. 352–3. OCLC 372316.
  21. Hartmut Scharfe. (2002) Handbook of Oriental Studies. BRILL. ISBN 90-04-12556-6. “Nalanda, together with the colleges at Vikramasila and Odantapuri, suffered gravely during the conquest of Bihar by the Muslim general Muhammad Bhakhtiyar Khalji between A.D. 1197 and 1206, and many monks were killed or forced to flee.”.
  22. [1]. Khaljī poste iris al Bengalio batali kontraŭ la dinastio Sena.
  23. (May 1995) “Buddhism and Islam: Past to Present Encounters and Interfaith Lessons”, Numen 42 (2), p. 141–155. doi:10.1163/1568527952598657. 
  24. Nyanatiloka. (1952, reeldonita en 1980) Manual of Buddhist Terms and Doctrines (angle). ISBN 955-24-0019-8.
  25. Ajahn Sumedho. (01-01-2014) Peace is a Simple Step (angle). ISBN 178-43-2000-3.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 Iwanami Kōjien
  27. 27,00 27,01 27,02 27,03 27,04 27,05 27,06 27,07 27,08 27,09 27,10 27,11 27,12 27,13 27,14 27,15 27,16 27,17 JAANUS
  28. Fujita & Koga 2008, paĝoj 84–85
  29. Michell, 66–67; Harle, 48
  30. Harle (1994), 48
  31. Michell, 65–66
  32. Fujita, Koga (2008:20-21)
  33. 33,0 33,1 33,2 . Anleitung: Religiōse Bauten in Japan (germane). Religion in Japan. University of Vienna. Alirita 17-10-2010.
  34. Young & Young 2007, p=47
  35. (10-04-1990) Fujita Masaya, Koga Shūsaku: Nihon Kenchiku-shi, 30092008‑a eldono (japane), Shōwadō. ISBN 4-8122-9805-9.
  36. 36,0 36,1 Fujita, Koga (2008:20-21)
  37. . Shinto:Versuch einer Begriffbestimmung (germane). Religion in Japan. University of Vienna. Alirita 17-10-2010.
  38. 38,0 38,1 Sōgyō Hachiman
  39. Jingūji. Encyclopedia of Shinto. Alirita 29-09-2010.
  40. Mutsu (1995:172)
  • (October 1995) “Buddhist Sites across South Asia as Influenced by Political and Economic Forces”, World Archaeology 27 (2), p. 185–202. doi:10.1080/00438243.1995.9980303. 
  • Harle, J.C., The Art and Architecture of the Indian Subcontinent, 2nd edn. 1994, Yale University Press Pelican History of Art, (ISBN 0300062176)
  • KHETTRY, Sarita. (2006) Buddhism in North-Western India: Up to C. A.D. 650. Kolkata: R.N. Bhattacharya. ISBN 978-81-87661-57-3.
  • Michell, George, The Penguin Guide to the Monuments of India, Volume 1: Buddhist, Jain, Hindu, 1989, Penguin Books, (ISBN 0140081445)
  • MITRA, D.. (1971) Buddhist Monuments. Calcutta: Sahitya Samsad. ISBN 0-89684-490-0.
  • RAJAN, K.V. Soundara. (1998) Rock-cut Temple Styles: Early Pandyan Art and The Ellora Shrines. Mumbai: Somaiya Publications. ISBN 81-7039-218-7.
  • TADGELL, C.. (1990) The History of Architecture in India: From the Dawn of Civilization to the End of the Raj. London: Phaidon. ISBN 1-85454-350-4.
  • (April 10, 1990) Fujita Masaya, Koga Shūsaku: Nihon Kenchiku-shi, 30092008‑a eldono (japane), Shōwa-dō. ISBN 4-8122-9805-9.
  • Japanese Art Net User System Dictionary of Japanese Architectural and Art Historical Terminology (JAANUS)
  • KAMAKURA SHŌKŌ KAIGIJO. (2008) Kamakura Kankō Bunka Kentei Kōshiki Tekisutobukku (japane). Kamakura: Kamakura Shunshūsha. ISBN 978-4-7740-0386-3.
  • MUTSU, Iso. (June 1995) “Jufuku-ji”, Kamakura: Fact and Legend. Tokyo: Tuttle Publishing. ISBN 0-8048-1968-8.
  • NISHI, Kazuo. (1996) What is Japanese architecture?. Kodansha International. ISBN 4-7700-1992-0.
  • Sougyou Hachiman. JAANUS. Alirita 2008-11-07.
  • Songyou Mandara. JAANUS. Alirita 2008-11-07.