Mahajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mahajana budhismo)
Mahajano
Tradukoj de
महायान (mahāyāna)
Sanskrite महायान (mahāyāna)
Bengale মহাযান (môhajan)
Ĉine 大乘 (dàchéng)
Japane (だい) (じょう) (daijō)
Koree 대승 (daeseung)
Mongole их хөлгөн
Tibete ཐེག་པ་ཆེན་པོ། (thegpa chenpo)
Vjetname đại thừa
Terminaro de Budhismo
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Mahajano (sanskrite kaj palie mahāyāna, "granda veturilo") estas skolo de la budhismo unue bazita sur la (nun perdiĝinta) sanskrita versio de la Tripitako, poste sur ties (ankoraŭ ekzistantaj) tradukoj ĉina (en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio) kaj tibeta (en Tibeto, Nepalo, Mongolio kaj Siberio). Grava koncepto por kompreni mahajanismon estas tiu de Bodhisatvo.

Mahajanaj skoloj[redakti | redakti fonton]

Al Mahajano apartenas la skoloj: Tantra budhismo, Lamaismo, la ĉino-japanaj tendencoj kiel: Zen-budhismo, Amidismo, ktp; vidu ankaŭ Majtrejo,

Aliflanke de Mahajano troviĝas la tielnomita hinajano-Budhismo, vidu ankaŭ theravado.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Shōbōgenzō estas la titolo plej ofte uzita por paroli pri la kolekto de verkoj de la 13-a jarcenta japana bikŝuo kaj fondinto de Soto Zen, Eihei Dōgen. Kelkaj aliaj verkoj ekzistas kun la sama titolo kaj kelkfoje ĝi estas nomita „Kana Shōbōgenzō“ por diferencigi ĝin de tiuj. La termino shōbōgenzō ankaŭ povas esti sinonimo por Budha Darmo vidita de la perspektivo de mahajana budhismo.

Praĝnja paramito (sanskrite Prajñāpāramitā) povas esti tradukita kiel saĝperfektigado en Mahajana budhismo. Prajñāpāramitā signifas tiun perfektan manieron serĉi la naturon de realo, same kiel korpon de sutroj kaj la personigon de la koncepto en la bodisatvon konatan kiel la Granda Patrino (tibete Yum Chenmo).

En 2017, la eksreportero de Budhismo Novaĵoj (Boudhisme Actualités), fotisto kaj aŭtoro, François-Marie Perier, publikigis la libron La Mallarga Pordo kaj la Granda Vehiklo, ekde la Unuaj Kristanoj ĝis la Bodisatvoj, Revelacioj pri la Originoj de la Mahajano, (eldonejo Le Mercure Dauphinois, Grenoblo), kaj aldonis novan lumon rilate la aperon de la Mahajano, helpe de la asociataj rimedoj de la kompara tekststudado, la ikonografio, la komercaj vojoj, la lingvoj, la etimologio, la teologio, la budhologio de la unuaj jardekoj kaj jarcentoj de nia erao.

Li evidentigis la simultanan aperadon sur la Vojo de la Silko, de la Kristanismo kaj la Granda Vehiklo. Konsidere la komparo de la eroj pri la du religiaj revolucioj de la komenco de nia erao, estis klare, por li, ke la Kristana mesaĝo estis rapidege trafinta la hindian mondon, kun la figuro de Kristo, kiu estis forlasinta sian reĝlandon kaj estis sinoferinta por la homaro, kiel granda okcidenta budho. Li estis asimilata en la nova Granda Vehiklo, kun ties ĉefeco donita al la kompato, tra la bodisatvoj, superante la idealojn de la arahanto diseriĝanta en la nirvanon, ĉar tio estis la celo de la Vojo en la origina budhismo.

Jen kelkaj eroj de la serĉadoj de François-Marie Perier :

Sur la fundamenta akso de riĉeco kaj scio, kiu estis la vojo de la Silko, kie la greka kaj la aramea lingvoj estis la internaciaj lingvoj, tra la Proksima Oriento, la Eŭropo kaj Azio de la unua jarcento de nia erao, en la imperio Kuŝana, kun tre forta greka heredaĵo , ne estis nur la greka-budhisma arto kiu aperis, sed ankaŭ la Mahajano, kiu estiĝis kiel tuto, kun, en la komenco, ties triopo de okcidentaj budhoj :

Amitabo, la budho de 'infinita lumo', eksreĝo nomita Dharmakara, 'la Portanto de la Leĝo', kiu fordonis sian reĝlandon pro kompato por la homaro, elektante monaĥvivon, kaj kiu igis emani, el radio de sia lumo, pro kompato por la homaro, la sava budho Avalokiteŝvaro ;

Avalokiteŝvaro, « la Sinjoro kiu aûdas la preĝojn de la Mondo » aŭ kiu « rigardas al la malsupra mondo », budho de kompato, blanka, uesta budho, kiu trairis la inferojn por liberigi la animojn el ĝi, kaj kies korpo dissplitiĝis en erojn kiam, sur monteto, li dubis pri sia kapableco savi ĉiujn homojn, kiel li estis ĵure promesinta, sed Amitabo reelfaris lin, por ke li povu plufari sian taskon ;

Mahaŝtamaprapta, « Alveno de granda povo », budho pli abstrakta, asociata kun la fulmo, la fulmobrilo kaj la saĝeco, pri kiu oni sekve trovos similajn karakterojn rilate tibetanajn budhojn kiel Manĵuŝri aŭ Vaĵrapani.

Tiuj tri budhoj estis nomataj en la unuaj jarcentoj de la Mahajano « la tri sanktuloj de la uesto » kaj atendis la fidelulo en la Paradizo de la pura okcidenta tero (Sukhavati), kiu ĵus estis aperinta en la Mahajano.

Aperis ankaŭ la Superega Saĝeco, tre simila al la biblia Ŝekina kaj al la gnostika kaj ortodoksa Sofia, kaj la budho Maitreja, budho de la sankta mesia amo, ankaŭ nomata budho de la Estonto, sintezo de la Kristo kaj Mitrao, kiu estas enkarniĝonta por revenigi la darmon en la mondon. La salva Saĝeco, sub la formo de Tara en la Tibeto, Guanjin en Ĉinio kaj Kannon en Japanio responsis pri rolo ĉiam konsiderinda en la mahajana darmo, kun figuradoj tre proksimaj al la Kristanismo, dum ina figuro de tia graveco ne ekzistis ĝis la unua jarcento de nia erao, ĝis la revolucio de la Granda Vehiklo en la imperio Kuŝana, situanta inter la greka, hinda kaj Proksima Oriento. La gnostikaj tekstoj kiel Eugnoste la Feliĉulo aŭ la Saĝeco de Jesuo Kristo, trovitaj ĉe Nag Hamadi en 1947 kaj datumanta de la dua jarcento de nia erao, temas pri la emano de Sofia – Saĝeco – kaj la Savanto – Kristo – el Infinita Lumo, kiel la Budhismaj tekstoj priskribas Amitabo, la Infinita Lumo, emaniganta simultane el siaj du okuloj Avalokiteŝvaron, la Kompaton, kaj Tara-n, la Saĝecon.

La vira Kompato, Karuna, kaj la virina Ŝaĝeco, Praĵna, poste ameme unuiĝos meze de la tantrismaj mandaloj, kiel la gnostikaj tekstoj de la komenco de la Kristana erao temas pri la amema kaj mistika unuiĝo de la Ŝaĝeco kaj la Savanto en la geedziĝa dormoĉambro. Laŭ François-Marie Perier en la Mallarga Pordo kaj la Granda Vehiklo, la Zoroastrismo rolis gravan rolon kun la kulto al Mitrao, disvastigita el la veda Hindio ĝis la antikva Romo, iĝante dum la budhisma erao Majtrejo, sed ankaŭ kun la Paradizo kaj la ideo de renovigo de la mondo fare de la alveno de Savanto, nomata Saoshyant (Saoŝiant) en la persa religio… Malpli ol du jarcentoj poste, la persano Mani estis disvastigonta sian doktrinon, kiu kunigis, kiel la Mahajano, la Kristanismo, la Budhismo kaj la Zoroastrismo – la Manikeismo. Sed la Mahajano estis kononta destinon pli feliĉan ol la Manikeismo, estonte disvastigata de la monaĥoj kaj monaĥejoj tra la tuta grandega teritorio de la imperio Kuŝana, dank'al la la protektado de Kaniŝka la granda (datoj necertas : tra la fino de la unua jarcento kaj la mezo de la dua jarcento de nia erao).

La temo de la historia antaŭaĵo de la mutua influo inter Kristanismo kaj Budhismo en la unua jarcento de nia erao.

Anticipante la rimarko pri inversa influo de la Budhismo al la Kristanismo, François-M. Perier atentigas la fakton, ke la ĵus antaŭe detaligitaj eroj, aperintaj en la Budhisma granda Vehiklo, ne ekzistis en la origina Budhismo aŭ dum la hindia erao, tamen ja ekzistis, jam ekde jarcentoj, en la Malnova Testamento, la Zoroastrismo kaj la helenismo. Krome, eĉ se la vorto Mahajano ekzistis dum la unuaj jardekoj antaŭ Kristo, la Budhismo Mahajano, kiu subite aperis en la unua jarcento post Kristo kaj disvastiĝis tre rapide, estis tute diversa ol tiu, kiu eble kaj tre hipoteze estus manifestiĝinta en la antaŭa jarcento : nek la sutroj, nek la Budhoj, nek la eroj pri kosmologio kaj eskatologio, nek la novaj valoroj aperintaj en la imperio Kuŝana estis ekzistintaj aŭ troveblaj antaŭ Jesuo Kristo. Kaj la arto greka-budhisma, aŭ arto de la Gandhara, ekzistas por memorigi la renkontiĝon de Oriento kaj Okcidento en la imperio Kuŝana kaj la enverŝon de la novaj filozofaj kaj artaj valoroj de la helenismo en la novan darmon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]