Sangao
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la budhisma termino saṇgha. Pri la rivero en centra Afriko vidu la paĝon Rivero Sangha. |

Sangao aŭ Samgo[1][2] (en Sanskrito: संघ (saṃgha), kaj en Palio: saṇgha) estas vorto el Sanskrito, kiu povas esti tradukita kiel „asocio“, „asambleo“ aŭ „komunumo“. Ĝi estas uzita ofte por paroli pri budhanaj aŭ ĝajnanaj grupoj.
Tradicie en budhismo, la vorto havas precipe tri signifojn:
1. La komunumo de tiuj, kiuj progresis sufiĉe por ne povi denove retroiri (palie: ariya-saṇgha, Sanskrito: ārya-saṃgha).
2. La komunumo de bikŝuoj (Palie: bhikkhu-saṇgha, Sanskrito: bhikṣu-saṃgha) kaj bikŝuinoj (Palie: bhikkhunī-saṇgha, Sanskrito: bhikṣunī-saṃgha).
3. La komunumo de ĉiuj budhanoj. Tiu uzo estas tradicio malpli ofta en teravado ol en mahajano, sed ankaŭ en la teravadaj paliotekstoj troveblas kunmetaĵoj kiel ñāti-saṇgha, "parenc-aro"; do, pli ĝenerala uzo estas fakte defendebla ankaŭ laŭ ili.
Kvalitoj de Samgo[redakti | redakti fonton]
Samgo estas la tria el la Tri Juveloj en budhismo, kune kun la Budho kaj la Darmo. Pro la tentoj kaj problemoj de la vivo en la mondo, la monaĥa vivo estas konciderita kiel taŭga medio por progresi al vekiĝo kaj liberiĝo.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.bswa.org
- http://www.e-sangha.com
- http://www.accesstoinsight.org/lib/modern/ariyesako/layguide.html
- http://www.accesstoinsight.org/lib/modern/bmc/intro.html