Tri gemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri gemoj
Tradukoj de
त्रिरत्न (Triratna)
Palie tiratana
Sanskrite त्रिरत्न (Triratna)
Japane 三宝 (sambō)
Terminaro de Budhismo
vdr
Simbolo de la Triobla Gemo kiel ĝi aperas ĉe la stupao Sanĉi, en la 1-a jarcento a.K.

La tri gemoj nomitaj ankaŭ Tri Juveloj, Tri Trezoroj, Tri RifuĝejojTriobla Gemo, estas tri konceptoj en kiuj budhanoj rifuĝas kaj kiujn ili serĉas por gvidado en la procezo konata kiel rifuĝado.

La tri gemoj de budhismo estas la tri fundamentoj de budhisma praktiko. Laŭ la esperantista bikŝuo Yaniguti, rifuĝo al la tri gemoj faras la komunan devizon, bazon, kaj eniran pordon por la tuta budhanaro.[1]

La tri gemoj estas la jenaj:[1][2][3]

Budho[1]
Laŭ la interpreto, povas esti la historia budho Gaŭtamobudheco: la kapablo kiu ekzistas en ĉiuj estuloj por atingi vekiĝon.
Darmo[1]
La instruoj de la Budho, la vojo al vekiĝo.
Samgo[1]
La komunumo de homoj, kiuj atingis vekiĝon kaj kapablas helpi aliajn budhanajn praktikantojn atingi ĝin. Ankaŭ uzita pli amplekse por paroli pri la tuta komunumo de praktikantaj budhanoj aŭ la komunumo de budhanaj gemonaĥoj.

Rifuĝado[redakti | redakti fonton]

Rifuĝado en la tri gemoj estas unu el la ĉefaj budhismaj ceremonioj kaj por bikŝuoj kaj por praktikantoj. Laŭ la tekstoj, ĝin kreis budho Gaŭtamo, kaj estas laŭ tradicio la ceremonio post kiu oni fariĝas oficiale budhano. Tial, en multaj mahajanaj kaj teravadaj budhanaj komunumoj aŭ la sanskrita aŭ la palia kanto estas recitita kaj de la gepraktikantoj kaj de la gebikŝuoj:

  • बुद्धं शरणं गच्छामि।
Buddhaṃ śaraṇaṃ gacchāmi
Mi iras al rifuĝo en la Budhon.
  • धर्मं शरणं गच्छामि।
Dharmaṃ śaraṇaṃ gacchāmi
Mi iras al rifuĝo en la Darmon.
  • संघं शरणं गच्छामि।
Saṃghaṃ śaraṇaṃ gacchāmi
Mi iras al rifuĝo en la Samgon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Yamaguti, Sin'iti . “La Tri Rifuĝoj”, La Japana Budhano (esperante) (351), p. 3. 
  2. T. Ĉodron. (2002) La Esenco de Budhismo (esperante). Ĝ. Ŭ. Starling.
  3. Sangharakshita, B. (1967) The Three Jewels: An Introduction to Buddhism (angle). Rider.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]