Vajŝalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vesali)
Vajŝalio
budhisma pilgrimejoj en Hindio • arkeologia loko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 59′ N, 85° 8′ O (mapo)25.98659444444485.125591666667Koordinatoj: 25° 59′ N, 85° 8′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Vajŝalio (Biharo)
Vajŝalio (Biharo)
DEC
Vajŝalio
Vajŝalio
Situo de Vajŝalio
Vajŝalio (Barato)
Vajŝalio (Barato)
DEC
Vajŝalio
Vajŝalio
Situo de Vajŝalio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vaishali [+]
vdr

Vajŝalio (Vaiśālī) estis la ĉefurbo de la sendependa respubliko Vriĝio, unu el la dek ses grandaj regnoj en la –6-a jarcento, kies ĉefaj loĝantoj estis la liĉavioj. En nuna Barato ĝi troviĝas en la ŝtato Biharo, en la regiono Mitilo,[1] kaj ĝi estas nun arĥeologia loko.

Ĝi estas la naskiĝloko de la lasta tirtankaro, la ĝajno Mahaviro, laŭ la skolo Ŝvetambaro.[2] Ĝi ankaŭ estis unu el la lastaj lokoj kiujn la budho Gotamo vizitis, kaj kie la dua budhisma koncilio okazis ĉ. la jaro –383, 70 jarojn post la parinirvano de la budho Gotamo, do la urbo estis grava por kaj budhismo kaj ĝajnismo.[3][4][5] Tie troviĝas stupao kun la parto de la relikvoj de la budho Gotamo kiun ricevis la liĉavioj.[6][7] Apud la stupao de Anando troviĝas unu el la plej bone konservitaj kolonoj de Aŝoko, kun nur una azia leono.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Vaiśālī venas de la raĝo Viŝalo de la Mahabarata epoko. La urbo estis ankaŭ nomata Visālā.[8]

La bikŝuo Budagoŝo, la komentista bikŝuo de la 5-a jarcento diras, ke VesālīVaiśālī estis tiel nomata ĉar ĝi estis vasta (Visāl).[9]

Historio[redakti | redakti fonton]

La regno Vriĝio, –600.
Abhishek Pushkarini, la baseno de kronado, proksime al la stupao de la relikvoj de la budho Gotamo, Vajŝalio.

De antaŭ ol la alveno de la budho Gotamo kaj de la ĝajno Mahaviro, Vajŝalio estis la ĉefurbo de la vigla sendependa respubliko Vriĝio,[10][11] kiu enhavis plejparton de la Himalajo-Ganga regiono de la hodiaŭa ŝtato Biharo en Barato. Malmulte estas konata pri la frua historio de Vajŝalio. La Viŝnua Purano listigas 34 raĝojn de Vajŝalio. La unua estis Nabhaga, kiu laŭkrede abdikis pro afero de homaj rajtoj kaj deklaris: "Mi estas nun libera grundlaboristo, raĝo super mia akreo". La lasta el la 34 estis Sumatī, kiun oni konsideras kiel samtempulon de Daŝarato, la patro de Ramo.

En Vajŝalio estis kutimo elekti la plej belan virinon de la lando kaj nomumi ŝin nagaravadhūḥ, edzino de la urbo, kiu estis adorita kvazaŭ diino kaj havis la rolon esti la edzino de ĉiu princo, sen persona prefero al specifa.[12] La plej fama el tiuj ĉi estas Amrapalio,[13][14][15][16] kiu aperas en folkloraj rakontoj kaj budhisma literaturo, en kiu ŝi oferis al la budho Gotamo manĝaĵon kelkajn monatojn antaŭ ol li forirus al Kuŝinagaro kaj elestingiĝus.[17] Laŭ kelkaj rakontoj, ŝi vizitis la budhon Gotamon dum li vizitis Vajŝalion kaj invitis lin manĝi ĉe ŝi,[18] aŭ en aliaj rakontoj, la budho Gotamo mem rifuĝis en ŝia mangujaro, kie ŝi oferis al li manĝaĵon.[19]

La urbo estas menciita de la ĉinaj vojaĝantaj bikŝuoj Faŝjiano (4-a jarcento) kaj Ŝjuanzango (7-a jarcento). Tiujn rakontojn poste uzis en 1861 la brita arĥeologo Alexander Cunningham por unue identigi Vajŝalion kun la nuna vilaĝo Basarh en la distrikto Vajŝalio, Biharo.[20][21]

Budhismo[redakti | redakti fonton]

La budho Gotamo en Vajŝalio[redakti | redakti fonton]

Budhisma sanktejo ĉe bikŝuejo en Vajŝalio.

Post kiam la bodisatvo Gotamo forlasi Kapilavastuon por fariĝi ŝramano, li unue alvenis al Vajŝalio kaj studis sub Ramaputro Udrako kaj Alaro Kalamo. Post atingi budhecon la budho Gotamo ofte vizitis Vajŝalion kaj organizis la samgon kiel Vajŝalian demokration. Li starigis la samgon de bikŝuinoj en Vajŝalio, kiam li permesis sian onklinon Mahapraĝavation Gaŭtamion bikŝuiĝi pro peto de la plejaĝulo Anando, ŝia filo. La budho Gotamo pasigis sian lastan pluvrifuĝon en Vajŝalio, kie li anoncis, ke li elestingiĝus en tri monatojn. Antaŭ ol li foriris al Kuŝinagaro, kie li elestingiĝis, li forlasis sian almozbovlon ĉe la Vajŝalianoj.

La dua budhisma koncilio okazis tie, organizita de la raĝo Kalasoko.[3][4][5] Tie troviĝas unu el la kolonoj de Aŝoko, kiu estas en plej bonaj kondiĉoj, kun nur unu azia leono.

Laŭ budhisma literaturo, ĝi estis granda urbo, riĉa kaj prospera, kun multaj homoj kaj kun abunda manĝaĵo. 7,007 raĝoj loĝis tie. Amrapalio estis fama pro sia beleco kaj helpis prosperigi la urbon.[22] La urbo havis tri murojn, ĉiu po gavuton for de la alia, kaj ĉe tri lokoj en la muroj estis kradoj kun gvataj turoj. Ekster la urbo, seninterrompe ĝis Himalajo, estis la Granda Arbaro, Mahāvana.[23][24] Proksime estis aliaj arbaroj, kiel Gosiṅgalasāla.[25][26]

Post la elestingiĝo de la budho Gotamo, parto de liaj relikvoj estis konservitaj tie.[6][7]

Rimarkindaj budaismaj lokoj en Vajŝalio[redakti | redakti fonton]

Kutagarasala Vihara.
Ānanda Stupa, kun unu el la kolonoj de Aŝoko en Kolhua, Vajŝalio.
Stupao kun cindroj de la budho Gotamo konstruita de la liĉavioj en Vajŝalio.
Stupao Visva Santi

Relikva stupao[redakti | redakti fonton]

Proksime de la kronada tanko (vidu ĉi-sube) estas Stupao 1 aŭ la Relikva Stupao. Ĉi tie la liĉavioj reverence enfermis unu el la ok partoj de la relikvoj de la budho Gotamo, la parton ricevitan post la elestingiĝo. Laŭlegende, post sia lasta diskurso la Budho foriris al Kuŝinagaro, sed la liĉavioj plusekvis lin. La Budho donis al ili sian almozbovlon sed ili ankoraŭ rifuzis iri hejmen. Li kreis iluzion de rivero en spaco kiu devigis ilin foriri. Ĉi tiun lokon oni pensas ke estas Deora en la moderna vilaĝo Kesariya, kie Aŝoko poste konstruis stupaon.

Mahāvana Kutagarasala Vihāra[redakti | redakti fonton]

Mahāvana Kutagarasala Vihāra estas bikŝuejo kie la budho Gotamo plej ofte restis kiam li vizitis Vajŝalion. Ĝi troviĝas 3 kilometrojn de la relikva stupao kaj ene troviĝas la stupao de Anando, unu el la kolonoj de Aŝoko kaj antikva lageto.

Pagodo de la monda paco[redakti | redakti fonton]

Apud la kronada tanko staras la japana templo kaj la Viśvā Śānti Stūpa (Monda Paca Pagodo) konstruita de la japana budhisma skolo Nichiren, sekto Nipponzan-Myōhōji Malgranda parto de la restaĵoj de la budho Gotamo trovita en Vaiśālī estis entombigitaj en la fundamenton de la stupao.

Baseno de kronado[redakti | redakti fonton]

Kelkajn metrojn de la relikva stupao troviĝas Abhishek Pushkarini, la baseno kie la elektitaj regantoj de Vajŝalio rite sin purigis.

Ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

La ĝajno Mahaviro en Vajŝalio[redakti | redakti fonton]

La sigelo uzita de la princo Vardamano (Mahaviro).

Laŭ la skolo Ŝvetambaro, la lasta tirtankaro, la ĝajno Mahaviro, naskiĝis kaj kreskis en Vajŝalio, en la distrikto Kṣatriyakuṇḍa,[2][27] kiel filo de la raĝo Siddhartha kaj la raĝino Triśila.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://tirhut-muzaffarpur.bih.nic.in
  2. 2,0 2,1 Dundas, Paul (2002), The Jains (Second ed.), Routledge, pp. 25, (ISBN 978-0-415-26605-5), https://books.google.com/books?id=X8iAAgAAQBAJ 
  3. 3,0 3,1 Bindloss, Joe. (2007) India: Lonely planet Guide. Lonely Planet. ISBN 1-74104-308-5.
  4. 4,0 4,1 Hoiberg, Dale. (2000) Students' Britannica India, Volumes 1-5. Popular Prakashan. ISBN 0-85229-760-2.
  5. 5,0 5,1 Kulke, Hermann. (2004) A history of India. Routledge. ISBN 0-415-32919-1.
  6. 6,0 6,1 D. ii 167
  7. 7,0 7,1 Bu. xvii 2
  8. Ekzemple, AA.i.47; Cv.xcix.98
  9. Visālíbhútatā Vesāli ti uccati. cf. UdA.184 (tikkhattum visālabhútattā); and MA.i.259
  10. Vaishali. Arkivita el la originalo je 2015-07-22. Alirita 2016-11-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-22. Alirita 2016-11-29.
  11. VaishaliEncyclopædia Britannica
  12. Channa, Subhadra Mitra. (2013) Gender in South Asia: Social Imagination and Constructed Realities. Daryaganj: Cambridge University Press, p. 21–22. ISBN 978-1-107-04361-9.
  13. Ambapaali vana Pali dictionary
  14. Khanna, p. 45
  15. Ambapaali Sutta Pali dictionary
  16. {{citaĵo el novaĵo|titolo=Amrapali's Encounter with The Handsome Renunciate|url=http://timesofindia.indiatimes.com/articleshow/1690425.cms |eldoninto=[[The Times of India|dato=2006-06-30}}
  17. Buswell Jr.1, Lopez Jr.2, Robert E.1, Donald S.2. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism. Oxfordshire: Princeton University Press, p. 36–37. ISBN 978-0-691-15786-3.
  18. Garling, Wendy. (2016) Stars at Dawn: Forgotten Stories of Women in the Buddha's Life. Boulder: Shambhala Publications, inc., p. 268–269. ISBN 9781611802658.
  19. Verma, Archana. (2011) Performance and Culture: Narrative, Image and Enactment in India. Newcastle: Cambridge Scholars Publishing, p. 109. ISBN 978-1-4438-2735-5.
  20. Janice Leoshko. (2017) Sacred Traces: British Explorations of Buddhism in South Asia. Taylor & Francis. ISBN 978-1-351-55030-7.
  21. Dilip Kumar. (1986) Archaeology of Vaishali. Ramanand Vidya Bhawan. OCLC 18520132.
  22. Vin.I.268
  23. DA.I.309
  24. MA.i.298
  25. A. v. 134
  26. Gunapala Piyasena Malalasekera. Vesāli. Alirita 2019-08-23.
  27. Doniger, Wendy, ed. (1999), Encyclopedia of World Religions, Merriam-Webster, pp. 682, (ISBN 978-0-87779-044-0), https://books.google.com/books?id=ZP_f9icf2roC 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]