Vriĝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vriĝio
Tradukoj de
Vṛji
Esperante Vriĝio
Palie Vajji
Sanskrite Vṛji
Terminaro de Budhismo
vdr
Vriĝio
Vajji, Vṛji
Situo de Barato
historia lando • Mahajanapado
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vajŝalio
Loĝantoj Liĉavioj
Politiko
Politika sistemo Respubliko[1]
Ekonomio
vdr

Vriĝio estis sendependa respubliko (gaṇarājya[2]gaṇasaṅgha[3]) regita de konfederacio de ok klanoj, inkluzivante la liĉaviojn, ĉ. de –700 ĝis –300, kaj ĝi estis unu el la dek ses grandaj regnoj de antikva Barato. La regno regis la regionon Mitilon en nuna norda Biharo kaj ties ĉefurbo estis Vajŝalio,[1] kiu estis ankaŭ la ĉefurbo de la liĉavioj.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Kaj la budhisma Grada kolekto kaj la ĝajnisma Bhagavati sutra inkluzivas Vriĝion en ilia listo de dek ses grandaj regnoj (solahamahājanapada).[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Vriĝio (Vṛji) venas de la nomo de unu el la regantaj klanoj, la vriĝioj (vṛji), kiu estas menciita de Paninio, Ĉanakjo kaj Ŝjuanzango.[5]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La stupao de Anando, konstruita de la liĉavioj en Vajŝalio, la ĉefurbo de Vriĝio, unu el la plej antikvaj respublikoj en la mondo.

La teritorio de Vriĝio estis norde de la rivero Gango en la nuna Barata ŝtato Biharo kaj etendiĝis ĝis la regiono Madeŝo. Okcidente, troviĝis la rivero Gandakio, kiu verŝajne markis la limon inter la sendependa respubliko Vriĝio kaj la sendependa respubliko Malao kaj kredeble ankaŭ disigis la respublikon de la raĝlando Kosalo. Oriente, ĝia teritorio kredeble etendiĝis ĝis la arbaroj ĉe la bordoj de la riveroj Kaŭŝiko kaj Mahanando.

Gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo de la sendependa respubliko Vriĝio estis Vajŝalio. Aliaj gravaj urboj estis Kundapura aŭ Kundagrama —antaŭurbo de Vajŝalio—, Bhoganagara kaj Hatthigama.[6]

Regantaj klanoj[redakti | redakti fonton]

La regantaj de la sendependa respubliko Vriĝio estis konfederacio de ol klanoj (aṭṭhakula) el kiuj la vriĝioj, la liĉavioj, la ĝnjatrioj kaj la videhoj estis la plej gravaj. Manudevo estis fama raĝo de la liĉavioj, kiu deziris Amrapalion post kiam li vidis ŝin danci en Vajŝalio.[7] La identeco de la aliaj kvar klanoj ne estas klara, sed en parto de la Sutrakritanga, la urgoj, la bogoj, la kaŭravoj laj la ajkŝvakoj estas logitaj kun la ĝnjatrioj kaj la liĉavioj kiel regitaj de la sama reganto kaj membroj de la sama asembleo.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Patrick Olivelle. (13 July 2006) Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE. Oxford University Press, p. 15–. ISBN 978-0-19-977507-1. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Olivelle2006" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. Majumdar, Asoke Kumar (1977), Concise History of Ancient India: Political theory, administration and economic life, Munshiram Manoharlal Publishers, https://books.google.com/books?id=ZnVDAAAAYAAJ 
  3. Thapar, Romila. Early India: From the Origins to AD 1300. Google Books, p. 146–150. University of California (2002). Alirita 28a de oktobro 2013.
  4. Raychaudhuri Hemchandra. (1972) Political History of Ancient India, p. 85–6.
  5. Hemchandra, p. 107.
  6. Hemchandra, p. 105.
  7. Amrapali. Timez of India. Arkivita el la originalo je 2013-05-17. Alirita 2019-08-16.
  8. Hemchandra, pp. 105-6.