Paninio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paninio
Gandaro
Plena nomo Pāṇini
Ĉefaj interesoj Gramatiko
Information icon.svg
vdr

Paninio (en Sanskrito: पाणिनि Pāṇini, filo de Pāṇi) estis antikva hindia sanskrita gramatikisto kaj filologiisto el Gandaro, kiu kredeble laboris en la —4-a[1][2][3][4][5] aŭ –6-a[6][7] jarcentoj.

Li estas konata pro lia gramatiko Vyākaraṇa de Sanskrito, en kiu li formuligis la 3,959 regulojn de Sanskrito. Morfologio en la Aṣṭādhyāyī[8] (la ok ĉapitroj), la fonda teksto de la gramatika teksto de la Vedanga, kiuj estis la akademiaj help-fakoj de la historia Veda religio.

La Aṣṭādhyāyī estas la plej frua konata gramatiko de Sanskrito. Eble ĝi estas bazita sur pli fruaj verkoj. Ĝi estas eble la plej frua verko pri priskriba lingvistiko, generativa lingvistiko. Ĝi estas ampleksa kaj scienca teorio de gramatiko en formo de sutro. Kune kun la verkoj de liaj antaŭuloj (Nirukta, Nighantu, Pratishakyas) ĝi staras je la komenco de la historio de lingvistiko entute.

La gramatiko de Panini estas juĝita kiel fino de la periodo Veda sanskrito, kaj enkonduko de la klasika Sanskrito.

Tempo[redakti | redakti fonton]

Nenio preciza estas konata pri la vivo de Panini, eĉ ne pri la jarcento, en kiu li vivis. La plejmulto de la sciencistoj opinias ke li vivis en la 4-a jarcento a.K., en Aĥemenida Gandaro kun Puŝkalavatio kiel ĝia ĉefurbo, samtempa kun la dinastio Nando reganta la Indus-Gangan ebenaĵon, sed pli posta jarcento ankaŭ estas probabla. Laŭ legendo li naskiĝis en Ŝalaturo, urbo apud la rivero Induso en Gandaro, kiu nun estas en la distrikto Attock de la provinco Panĝabo en Pakistano, inter Rawalpindi kaj Peŝavaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bronkhorst, Johannes (2019), A Śabda Reader: Language in Classical Indian Thought, Columbia University Press, ISBN 9780231548311, https://books.google.com/books?id=gWNbDwAAQBAJ&printsec=frontcover#v=onepage&q=P%C4%81%E1%B9%87ini&f=false 
  2. Vergiani, Vincenzo (2017), "Bhartrhari on Language, Perception, and Consciousness", in Ganeri, Jonardon, The Oxford Handbook of Indian Philosophy, Oxford University Press, pp. 243, n.4, https://books.google.com/books?hl=en&lr=&id=Npg4DwAAQBAJ&oi=fnd&pg=PA231&dq=%22Bhartrhari+on+Language,+Perception,+and+Consciousnes%22&ots=at8gloUvKE&sig=vFnpt0B4BwQTTIuFUXk5XRE_C2Y#v=onepage&q=%22Bhartrhari%20on%20Language%2C%20Perception%2C%20and%20Consciousnes%22&f=false 
  3. Bronkhorst, Johannes (2016), How the Brahmins Won: From Alexander to the Guptas, BRILL, pp. 171, ISBN 9789004315518, https://books.google.com/books?id=muAzDwAAQBAJ&printsec=frontcover#v=onepage&q=P%C4%81%E1%B9%87ini&f=false 
  4. Houben 2009, p. 6.
  5. Cardona, George (1997), Pāṇini: A Survey of Research, Motilal Banarsidass, pp. 268, ISBN 978-81-208-1494-3 
  6. Staal, Frits (1996), Ritual and Mantras: Rules Without Meaning, Motilal Banarsidass, pp. 39, ISBN 978-8120814127 
  7. Scharfe, Hartmut (1977), Grammatical Literature, Otto Harrassowitz Verlag, pp. 88, ISBN 978-3-447-01706-0, https://archive.org/stream/in.ernet.dli.2015.202747/2015.202747.Grammatical-Literature_djvu.txt 
  8. A reminder: Panini didn't destroy lingual diversities with his Sanskrit grammar, he unified them.