Saltu al enhavo

Departementoj de Honduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la departementoj de Honduro

La departementoj (hispane departamentos) de Honduro estas la regionaj admninistraj unuoj de tiu lando. Honduro enhavas 18 departementojn. La prezidento de Honduro elektas ĉiun ĉefregiston departementan.

Departemento Departementa ĉefurbo Censo de 2001 Censo de 2013
1. departemento Atlántida La Ceiba 344 099 436 252
2. departemento Choluteca Choluteca 390 805 309 926
3. departemento Colón Trujillo 246 708 309 926
4. departemento Comayagua Comayagua 352 881 493 466
5. departemento Copán Santa Rosa de Copán 288 766 371 057
6. departemento Cortés San Pedro Sula 1 202 510 1 562 394
7. departemento El Paraíso Yuscarán 350 054 455 507
8. Francisco Morazán Tegucigalpo[1][2][3] 1 180 676 1 508 906
9. departemento Gracias a Dios Puerto Lempira 67 384 90 765
10. departemento Intibucá La Esperanza 179 862 232 553
11. departemento Islas de la Bahía Coxen Hole 38 073 62 557
12. departemento La Paz La Paz 156 560 198 926
13. departemento Lempira Gracias 250 067 321 179
14. departemento Ocotepeque Nueva Ocotepeque 108 029 146 030
15. departemento Olancho Juticalpa 419 561 520 761
16. departemento Santa Bárbara Santa Bárbara 342 054 421 337
17. departemento Valle Nacaome 151 841 174 511
18. departemento Yoro Yoro 465 414 570 595
  • Fonto de censaj datumoj de 2001 estis la retligilo www.ine-hn.org/censo2001/p19.pdf same ne plu ekzista: jen arkivigo de novembro 2009
  • Fonto de censaj datumoj de 2013 estis la retligilo www.ine.gob.hn/drupal/node/205 ne plu ekzista: Sola pli-malpli-arkivigo de tiu eks-ligilo estas tiu ĉi de septembro 2013, ĝeneralan informon ankoraŭ donas la jena ligilo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto Tegucigalpo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, en la unua presita eldono de 1970 la esperantigo ankoraŭ ne estis.
  2. Ankaŭ en la poŝatlaso de la Mondo, la ĝis nun sola amplekse cirkulanta esperantlingva atlaso, la nomo esperantlingva Tegucigalpo dokumentiĝas, interalie en la vastaj du-paĝaj mapoj 31 kaj 35, kaj aldone en la landolisto 35.
  3. Ĝis nun Tegucigalpo estas la sola hondura urbo kun konfirmita kaj vasta uzata esperantigita nomo.