Stirio
Stirio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | |||||
Flago | Blazono | ||||
federacia lando de Aŭstrio, regiono [+] | |||||
| |||||
Lando | Aŭstrio | ||||
Supermara alteco | 200 m ü. A. [+] | ||||
Koordinatoj | 47° N, 15° O (mapo)47.2515.166666666667Koordinatoj: 47° N, 15° O (mapo) | ||||
Ĉefurbo | Graz | ||||
- koordinatoj | 47° N, 15° O (mapo)47.2515.166666666667Koordinatoj: 47° N, 15° O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 16 400,75 km² (1 640 075 ha) [+] | ||||
Areo | 16 400,75 km² (1 640 075 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 246 395 [+] (1-a de januaro 2020) | ||||
Denseco | 76 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Ministroprezidento | Christopher Drexler (ekde 4-a de julio 2022) |
||||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | AT-6 | ||||
|
|||||
Stirio | |||||
Vikimedia Komunejo: Styria [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Stirio – germane Steiermark [ŝtajama'k], slovene Štajerska [ŝtajaska], latine respektive angle Styria – estas la oficiala nomo de federacia lando de Aŭstrio. Ĝia ĉefurbo estas Graz.
Ĉar Stirio ankaŭ estas historia teritorio en la Habsburga Imperio, la iama Duklando Stirio, kiu estis dividita post la Unua Mondmilito, nun ekzistas regiono en Slovenio kun la nomo Spódnja Štájerska (Malsupra Stirio) (aŭ Slovenska Štájerska).
-
Stirio kiel regiono de Slovenio
-
Stirio en Aŭstrio kaj Slovenio
-
Blazono de la historia duklando Stirio
Aŭstria Stirio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de 2020 en Stirio sume vivis 1 246 395 loĝantoj sur areo de 16 400,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km².
- Pleja alto: 2.995 m (monto Hoher Dachstein)
- Kodo (ISO 3166-2): AT-6
Stirio limas al kvin aliaj sublandoj aŭstriaj (Karintio, Salcburgo, Aŭstrio Supra, Aŭstrio Malsupra, Burgenlando), pli ol iu alia sublando. Sude ĝi limas al Slovenio.
Ĉefa rivero estas la Muro (germane Mur, slovene Mura), kiu je 40 km formas la landlimon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ: Duklando Stirio
- Dum la Romia imperio la teritorio de nuna Stirio apartenis al la provincoj Pannonia (oriento) kaj Noricum (okcidento).
- En 1180 Stirio, ĝis tiam parto de duklando Karintio, iĝis propra duklando.
- En 1192 ekvalidis la traktado de Georgenberg (Georgenberger Handfeste), fiksita en 1186, laŭ kiu Stirio iĝis parto de Aŭstrio.
- Pro la heredaj dividoj de la Habsburgoj ĝi iĝis centra parto de Interna Aŭstrio.
- Post la aligo de Aŭstrio al Nazia Germanio en 1938 la regioneto de Bad Aussee estis transdonita al Aŭstrio Supra, tiam nomata "Supra Danubio".
- Post la Dua Mondmilito la regioneto reiĝis parto de Stirio, sed kiel aŭtonoma komunumo (aŭstre-germane Expositur).
Distriktoj
[redakti | redakti fonton]La aŭstra lando Stirio estas dividita en 12 distriktojn (stato de 2019, aktuala ekde 2013) kaj la urbon Graz, kiu estas "statuta urbo" (havas propran administran statuton):
- Bruck-Mürzzuschlag
- Deutschlandsberg
- Graz (statuta urbo)
- Graz-Umgebung (ĉirkaŭaĵo de Graz)
- Hartberg-Fürstenfeld
- Leibnitz
- Leoben
- Liezen kun la aŭtonoma komunumo Gröbming (GB en la mapo)
- Murau
- Murtal
- sudorienta Stirio (germane Südoststeiermark)
- Voitsberg
- Weiz
Planaj regionoj de Stirio
[redakti | redakti fonton]Aldone la distriktoj ekde la fino de la 1990-aj jaroj dividiĝas al sep "planaj regionoj" (Planungsregionen):
- Liezen (en la apuda mapo ruĝe, identa al la distrikto)
- Okcidenta Supra Stirio (palruĝe, Obersteiermark West, Murau + Murtal)
- Orienta Supra Stirio (oranĝe, Obersteiermark Ost, Leoben + Bruck-Mürzzuschlag)
- Centra Stirio (heloranĝe, Steirischer Zentralraum, Voitsberg + Graz + Graz-Umgebung)
- Orienta Stirio (malhelflave, Oststeiermark, Weiz + Hartberg-Fürstenfeld)
- Sudokcidenta Stirio (helflave Südweststeiermark, Leibnitz + Deutschlandsberg)
- paŝtelflave Sudorienta Stirio (identa al la distrikto)
Lokoj kaj kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]La plej sud-orienta urbo Bad Radkersburg [bat RATkasburk] estas je pli ol tri kvaronoj ĉirkaŭata de Slovenio.
Bad Blumau estas banloka urbo en la distrikto Hartberg-Fürstenfeld (germane Bezirk Hartberg-Fürstenfeld). La plej varma termofonto de Bad Blumau havas temperaturon de 108 celsiusaj gradoj kaj estas inter la plej varmaj de centra Eŭropo.