Blanka armilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Japanaj blankaj armiloj.

Armilo blanka, tranĉopikapikotranĉa estas tiu armiloilo kiu karakterizas pro sia kapablo tranĉi, kontuzi aŭ piki pere de akrigitaj aŭ pintaj eĝoj. Ĝi karakterizas krome ĉar ĝi estis uzata en batalo, kaj tiele ĝi estis uzata en batalo de korpo kontraŭ korpo. Krome kelkaj el ili povas estis ankaŭ ĵeteblaj armiloj. Diference el pafarmiloj, blanka armilo estas pli rapide uzebla ĉar postulas nek ŝarĝadon nek manipuladon por atingi la pafadon.

Ili estas klasigeblaj laŭ ties longo en mallongaj armiloj, glavoj, sabroj kaj de longa tenilo kaj laŭ ties vunda kapablo en tranĉaj, pikaj, tranĉopikaj aŭ tranĉofrapaj.

Por porti kaj uzi blankajn armilojn en plej parto de landoj ne estas postulata jura permesilo. Male, por pafiloj, estas postulata en plej parto de landoj jura permesilo, foje eĉ ekzamenoj, psikologiaj analizoj ktp.

La blankaj armiloj ne postulas silentigilon por la momento de uzado, dum tio necesas por pafiloj, se oni volas ne esti aŭdata eĉ de malproksime. Alia avantaĝo de blankaj armiloj estas ke ili estas uzeblaj ene de akvo, dum plej parto el pafiloj ne uzeblas subakve.

Kelkaj specoj[redakti | redakti fonton]

- bajoneto
- batalhakilo
- glaveto
- glavo
- halebardo
- Japana glavo
- ĵetlanco
- lanco (pikstango)
- maĉeto
- milita falĉilo
- ponardo
- poŝtranĉilo
- sabro
- sago
- stileto
- svingoĵetilo
- tranĉilo
- tridento

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michele Byam (2010-11-30). Arms and Armor, Discover the story of weapons and armor-from Stone Age axes to the battledress of samurai warriors. New York: Dorling Kindersley.