Arĝentbazo
Arĝentbazo estas monsistemo, en kiu valoro de mono estas esprimita per certa kvanto da arĝento. Historie oni uzis arĝentbazon en pluraj landoj ekde la antikva tempo ĝis la 19-a jarcento, kiam ĝi estis grandparte anstataŭigita per orbazo kaj sekve per fidata mono.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Taleroj de Jáchymov, arĝentaj moneroj eldonitaj en 1525
Arĝenta certigilo (monbileto) de 5 usonaj dolaroj el la jaro 1899
Arĝenta monero de japana eno el la jaro 1901