Saltu al enhavo

Etalono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun stalono.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Etalona monero.

En metrologio, etalono[1] estas la realiĝo de donita grando, kies valoro estas konata tre ekzakte, ekzemple la etalona metro aŭ 10 mm-gaŭĝo. Etalono povas esti uzata por referenci aliajn etalonojn kun malpli granda ekzakteco aŭ samgrandajn mezurajn aĵojn[2].

La difino de etalono laŭ la Internacia vortoprovizo pri metrologio (IVM) jenas[2]:

Citaĵo
„ Etalono estas iu realigaĵo de la difino de donita grando, per determinita valoro kaj ligita al mezurnecerteco, uzata kiel referenco. ”

Hierarkio de etalonoj

[redakti | redakti fonton]

Internaciaj etalonoj

[redakti | redakti fonton]
Cifereca bildo de la "elpostenigota" cilindro el iridiumita plateno (la rektilo montras la skalon), uzita kiel Internacia prototipa kilogramo (IPK) ĝis 2019.

Internacia etalono estas[2]:

Citaĵo
„ etalono agnoskita de la subskribintoj de internacia akordo por tutmonda uzado:

ekzemplo 1 : la Internacia prototipa kilogramo (IPK) laŭ la apuda bildo,

ekzemplo 2 : koriona gonadotropino, kvara etalono de la Monda Organizo pri Sano (MOS),

ekzemplo 3 : Norma averaĝa oceana akvo de Vieno (Vienna Standardized Mean Ocean Water - VSMOW2), distribuita de la Internacia Atomenergi-Agentejo (IAEA) por diferencaj mezuroj de stabilaj izotopaj molaj rilatoj. ”

Ĝi estas internacie agnoskita etalono, el kiu devenas ĉiuj mezuroj faritaj ĉirkaŭ la mondo. Tio estas, ke ĉiuj mezuriloj kaj uzataj etalonoj estas referencitaj al ĉi tiu etalono.

Naciaj etalonoj

[redakti | redakti fonton]

Nacia etalono estas[2]:

Citaĵo
„ etalono agnoskita de nacia aŭtoritato por servi, en ŝtato aŭ ekonomio, kiel bazo por la atribuo de valoroj al aliaj samnaturaj etalonoj ”

.

Ekzemple, la franca nacia etalono por la grando "maso" estas la nacia prototipo n-ro 352[3]. Ĝi estas tenata de la Nacia Laboratorio pri Metrologio kaj Testado (Laboratoire national d'essais - LNE), kiu etalonas (gaŭĝado) la etalonojn pri maso de akredititaj laboratorioj, kiuj siaflanke etalonas normajn masojn kaj pesilojn por la industriistoj (simpligante la aferojn).

Primaraj etalonoj

[redakti | redakti fonton]

Primara etalono estas[2]:

Citaĵo
„ etalono establita per ĉefa mezura proceduro aŭ kreita kiel objekto per konvencio

...

ekzemplo 4 : tiu de la termodinamika temperaturo farita el ĉelo kun akva triobla punkto,

ekzemplo 5 : la Internacia prototipa kilogramo kiel objekto per konvencio. ”

Sekundaraj etalonoj

[redakti | redakti fonton]

Sekundara etalono estas[2] :

Citaĵo
„ etalono establita per etelonigado rilate al primara etalono pri simila grando. ”

Referencetalonoj

[redakti | redakti fonton]

Referencetalono estas[2]:

Citaĵo
„ etalono fasonita por la alĝustigo de aliaj etalonoj pri similaj grandoj en aparta organizo aŭ en aparta loko. ”

Laboretalonoj

[redakti | redakti fonton]

Laboretalono estas[2]:

Citaĵo
„ etalono, kiu estas ofte uzata por etaloni aŭ kontroli mezurinstrumentojn aŭ mezursistemoj. ”

Laboretalonoj estas tiuj, kiuj estas plej kutime uzataj en industrio, sed ili validas nur post sufiĉe nombraj periodaj kontroloj.

Referencoj kaj notoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Vd en NPIV la vorton etalono
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 JCGM - Joint Committee for Guides in Metrology (2008). Internacia vortoprovizo pri metrologio (IVM)- Bazaj kaj ĝeneralaj konceptoj kaj rilataj terminoj. (angle kaj france).
  3. ↑ Site de la Métrologie française (france). Arkivita el la originalo je 2018-08-28. Alirita 2020-11-25 .

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Étalon (métrologio) france.