Saltu al enhavo

Filmo (fotografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri filmbendo por fotado. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Filmo (apartigilo).
Filmo 35mm de Kodak.

Filmo[1], filmbendo[2] estas bendo farita el celuloidoceluloza acetato, unuflanke kovrita de fotoemulsio konsistanta el mikroskopaj, lum-sentemaj (impresiĝemaj) kristaloj. La kvalito de la kristaloj determinas la sentemon, kontraston kaj distingivon de la filmo. Ĝi estas uzata en fotografio kaj kinematografio.

La filmo estas uzata por tre mallonga eksponado al lumo, kio donas tre malgrandan kemian ŝanĝon de la emulsio, proporcian al la kvanto de lumo absorbita de ĉiu kristalo. La efekto de la eksponado postulas kemian rivelon por doni videblan foton.

Pozitiva filmo kaj negativa filmo

[redakti | redakti fonton]
Kolora pozitiva bildo (A), kolora negativa (B), nigro-blanka pozitiva (C), nigro-blanka negativa (D)

Dum erao de kemia fotado, disponeblis kvar tipoj de filmoj laŭ optikaj trajtoj:

  • kolora pozitiva
  • kolora negativa
  • grizaskala pozitiva
  • grizaskala negativa

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Difino (1) de filmo en PIV
  2. Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, p. 208