Aïr-montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aïr-montaro
foto el la kosmo
foto el la kosmo
La plej alta punkto Idoukal-n-Taghès (2 022 m)
Longeco 1 200 km
Areo 200 000 km²
Kontinento Afriko
Situo Niĝero
v  d  r
Information icon.svg
Salkaravano en Aïr

La Aïr-montaro [aˈiːr] (haŭse: Abzin)[1] estas alta montaro en centra Niĝero (Afriko). Ĝi konsistas el ĉeno de montoj, kiuj altas en norda-suda direkto ĝis 1500 m kaj altiĝas el la orienta sablodezerto Ténéré. La plej alta monto estas la 2022 m alta Idoukal-n-Taghès (ankaŭ nomata Mont Bagzane). La nordorienta vento blovas en la ombro de la montoj sablon al ĝis 400 metroj altaj dunoj. Precipe je la okcidenta flanko ekzistas multaj vadioj.

Ekzistas kelkaj oazoj, kie loĝas nenomadaj tuaregoj, precipe Kel Ewey, kiuj vivas de ĝardenkultivado kaj besttenado. La necesa akvo ili ricevas el putoj. Ili nur havas kamelojn kaj kaprojn. La plej famaj oazoj estas Timia, montoazo, Iferouane kaj Tabelot. La ekonomio de la Kel Ewey-tuaregoj baziĝas je triangula komerco inter la Aïr, Bilma kaj Kano en Nigeria. Ĉe la okcidenta etendiĝo de la Aïr situas la uranminejoj de Arlit.

La norda parto de la Aïr-montaro apartenas kun la nordorienta parto de la dezerto Ténéré ekde 1991 al la monda natura heredaĵo de UNESKO. La Aïr- kaj Ténéré- naturrezervejo estas kun 77.000 km² la plej granda protektejo de Afriko.

La monta regiono formas sahela enklavo meze en la Saharo kaj ĝi estas la plej norda punkto, kie ankoraŭ troviĝas vegaĵojn. Jenaj arboj kreskas tie: Salvadora persica kaj Faidherbia albida, Maerua crassifolia, Balanites aegyptiaca, Hyphaene, Boscia senegalensis, akacioj kaj Calotropis procera. La plantoj kreskas rande de la riveraj valoj, se pluvis ĉe la supra riveroparto. Eĉ mediteraneaj plantoj troviĝas tie, ekzemple olivoj, Pennisetum glaucum kaj sorgo. La faŭno konsistas el 40 mamuloj, 165 birdoj kaj 18 reptilioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Spittler: Dürren, Krieg und Hungerkrisen bei den Kel Ewey (1900–1985). Stuttgart: Franz Steiner, 1989.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edmond Séré de Rivières: Histoire du Niger. Berger-Levrault, Paris 1965, S. 62.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]