Salvadora persica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arakarbo Salvadora persica

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Salvadoracoj Salvadoraceae
Genro: Salvadora
Salvadora persica
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arakarbo (Salvadora persica) ankaŭ nomita dentbrosa arbo pro ĝia uzo estas plantospecio, kiu apartenas al la malgranda familio de la Salvadoracoj (Salvadoraceae) ene de la ordo de la Brasikaloj (Brassicales). Oni nomas ĝin en kelkaj lingvoj ankaŭ salarbusto, sinaparbo aŭ arakarbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Folio el la arbaro
Fruktaro de la arbo

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Salvadora persica estas ĉiam verdaj, rapide kreskanta arbusto aŭ malgranda arbo, kiu atingas alton de 2,7 ĝis 6 metroj. Ekzistas pendantaj branĉoj kaj longaj burĝonoj ĉie ĉe la arbo.

La al la branĉoj kontraŭstarantaj folioj havas folitigon kaj foliplaton. La folitigo longas 0,3 ĝis 1,3 cm, malofte longaj. La simpla rigida karneca foliplato longas 1,4 ĝis 10,5 cm kaj larĝas 1,2 ĝis 3, malofte ĝis 7,5 cm, ili estas oblongaj, ovalaj aŭ ovformaj. La kutikulo de la folioj estas dika. La foliplatoj estas izolateraj stomoj sur ambaŭ flankoj de la folioj. La folioj estas histo por rezervakvo.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floraro estas grapolaj partaj floraroj kiuj longas ĝis 10 cm. La malgrandaj kvarnombraj floroj estas verdec-blankaj. Por floro ekzistas po du karpeloj. La stiluso restas mallonga.

La pizoformaj fruktoj havas ruĝan aŭ malhelviolajn kolorojn; ili nur enhavas unu semon.

La kromosomnombro estas 2n = 24.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Salvadora persica estas divastigita de Nordafriko, trans la tropika ĝis suda Afriko, sur la Araba Duoninsulo kaj en okcidenta Azio kaj sur la Hinda Subkontinento. Ekzistas trovejoj en Kenjo, Tanzanio, Ugando, Eritreo, Etiopujo, Somalio, Sudano, Alĝerio, Maroko, Egiptujo, Angolo, Malavio, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo, Malio, Niĝero, Niĝerio, Kameruno, Botsvano, Namibio, Transvalo, Omano, Saud-Arabujo, Jemeno, Irano, Israelo, Jordanio, Sirio, Barato, Pakistano, Srilanko kaj sur Maŭricio. Ĝi estas neofito en kelkaj sekteritorioj.

Salvadora persica preferas sablajn, sekajn kreskejojn aŭ salajn grundojn. En Hindujo ĝi kreskas ĝis alteco de 500 m kaj en Tanzanio ĝis ĉ. 1800 metroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua publikigo de Salvadora persica okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 122. Sinonimoj por Salvadora persica L. estas Salvadora persica var. WIGHTIANA (PLANCH. EX THWAITES) VERDC., Salvadora wightiana PLANCH. EX THWAITES.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La arakarbo ankaŭ nomiĝas „dentbrosa arbo“, ĉar ĝi tradicie estas uzata por brosi la dentojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]