4-a jarmilo a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 4a jarmilo a.K.)

En la 4-a jarmilo a.K. okazis gravaj ŝanĝoj en la homara kulturo. Tiu jarmilo interalie estis markita de la komenco de la bronzepoko kaj de la invento de skribado.

Aperis kaj rapide plifortiĝis la urboŝtatoj de Sumero kaj reĝlando en Antikva Egiptio. Agrikulturo disvastiĝis tra la tuta Eŭrazio. La monda loĝantaro duobliĝis en la jarmilo, de 7 milionoj ĝis proksimume 14 milionoj.

Laŭ la tradicia juda kredo, Adamo estis kreita en la jaro -3761 - en tiu jaro do komenciĝis la hebrea kalendaro.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

  • La prauloj de la Inuitoj migris de Ĉinujo trans la Beringmaro al Alasko.
  • Sur la insulo Malto estis ekkonstruitaj la megalitaj temploj, inter ili la temploj de Ĝgantija.