Diskuto:Malsovaĝigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomendo al «Malsovaĝigo»[redakti fonton]

La nunaj artikolaj titolo kaj termino aldomigo evidente estas provo paŭsi la angla-latinan domestication. Provo malmulte sukcesa, ĉar aldomigo nature pensigas pri movo al domo, plie ol pri «domaigo» — malsimile ol domestication, kies bazo domestic- (doma, hejma) estas klare adjektiva:

Felis catus domesticus = doma (t.e. malsovaĝa) kato.

Tamen la internacia uzo de domestic- estas malkohera kaj fuŝa.

  1. Doma ne estas esenca karakterizo, ĝi estas trajto hazarda kaj akcesora. Paser domesticus evidente estas doma pasero, sed ĝi ne estas malsovaĝa pasero. Simile pri domaj musoj. La esperanta adjektivo malsovaĝa estas nemiskompreneble klara.
  2. Doma pomarbo pensigas plie pri hejma arbeto kreskanta el poto sur fenestrobreto, ol pri Malus domestica (malsovaĝa pomarbo ĝardena). Apliki la adjektivon doma al tritiko kaj similaj vegetaloj estas malnecesa perforto kontraŭ la lingvon. «Sovaĝa, malsovaĝa tritiko» sonas glate, klare kaj tradicie.
  3. Multajn brutojn malsovaĝiĝis nomadoj, kiuj ne havis fiksajn domojn. Malsovaĝiginte ŝafojn, la paŝtistaj popoloj ne venigis ŝafarojn hejmen, sed ekmigradis kun ili serĉante bonajn paŝtejojn. Malsovaĝiginte ĉevalojn la nomadaj arjoj forlasis sian landon kaj konkeris Eŭropon kaj grandan parton de Azio.

Malsovaĝa, malsovaĝigo estas jam delonge tradicie kaj avantaĝe uzata en Esperanto por esprimi la koncernajn nociojn. Ekz‑e ilin konsekvence uzas la esperanta traduko de la Darvina «La origino de specioj» fare de Klivo Lendon.

ReVo prezentas kaj malsovaĝa, kaj malsovaĝigo; NPIV donas malsovaĝa kaj malsovaĝigi; neniu el la du donas «aldomigi» nek «aldomigo».

Malsovaĝigo estas pli bona, pli klara ol la angla-latina domestication, kiu lasta estas iom malpli malbona ol ĝia mallerta paŭsaĵo per aldomigo. Ni ne hezitu uzi terminojn pli bonajn kaj klarajn, eĉ se ili estas pure esperantaj.--Sergio (diskuto) 13:16, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]