Faskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasces romano.

La faskoj (plurale tantum-a vorto el la latina fascis) aŭ fasko da liktoroj, estis la arigo de 30 vergoj (ĝenerale el betuloulmo, unu po kurio de la Antikva Romio), ligitaj kun ritaj ceremonioj per ruĝa ledaĵo kreante cilindron, kiu tenas komunan hakilonduklinga hakilo.

Origine ĝi estis la emblemo de la militista potenco de la etruskaj reĝoj, adoptita de la romiaj monarkoj kaj postvivante dum la respubliko kaj parto de la imperio. Tradicie, ĝi simbolas la potencon, pro la fasko da vergoj, «la unuiĝo igas la forton», ĉar pli facilas rompi unu solan vergon ol la tutan faskon, kaj la hakilo simbolas la justecon, senkompata rilate la vivon kaj la morton.

Ekde la komencoj de la Romia Respubliko, la faskoj estis portitaj surŝultre de pluraj liktoroj, fasces lictoriae, kiuj akompanis la edilojn kiel simbolo de la aŭtoritateco de ilia imperiumo kaj ilia kapablo por ekzerci la justicon.

La reĝo de la Antikva Romio portis faskojn. La posteno je reĝo ne estis hereda, kvankam dumviva. La reĝo portis viiolkoloran mantelon, eburan sceptron kaj oran kronon kaj estis antaŭita de dek du liktoroj kiuj portis la faskojn.

En la 20a jarcento la movado faŝismo uzos tiun iaman emblemon kiel simbolon de reveno al pasinta grandeco de Italio pere de perforta unueco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]