Plurale tantum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La substantivaj vortoj nomataj pluralia tantum (de la latino, "nur pluralaj", en singularo plurale tantum), estas tiuj kiuj prezentas morfologian pluralon, sed ili kutime indikas nur unu solan objekton ankaŭ; tio estas, ili ne havas singularan formon aŭ havas ĝin sed apenaŭ estas uzata. Inverse, kelkaj substantivoj nur posedas singularon (singularia tantum) Aliflanke, kelkaj toponimoj estas ĉiam pluralaj, precipe se temas pri montaroj: Andoj, Alpoj, Pireneoj, dum aliaj estas nur singularaj: Himalajo. Ankaŭ estas pluralaj la propraj nomoj de kelkaj malgrandaj dioj romiaj, kiaj la Manoj, Laroj kaj Penatoj. En la lingvo esperanto, krom la antaŭe cititaj vortoj kaj kelkaj aliaj pri geografio, apenaŭ troveblas la plurale tantum.