Saltu al enhavo

Historioj (Herodoto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἱστορίαι
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroHerodoto
Lingvoj
Lingvoantikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenrohistoriografio
Loko de rakontoAnatolio • Grekio • Mezopotamio • Egiptio • Skitio
v • d • r

La Historioj (greke Ἱστορίαι; [his.to.RI.aj]; konata ankaŭ kiel La historio aŭ historio[1]) de Herodoto estas nuntempe konsiderata la fonda verko de historio en okcidenta literaturo.[2] Verkita en la 450-aj jaroj a.K. en la Ionia dialekto de klasika greka, Historioj utilis kiel registro de antikvaj tradicioj, politiko, geografio kaj konfliktoj de variaj kulturoj kiuj estis konataj en Okcidenta Azio, Norda Afriko kaj Grekio tiamaj. Kvankam ne tute senparta registro, ĝi restas kiel unu el plej gravaj okcidentaj fontoj rilataj al tiuj aferoj. Krome, ĝi establis la ĝenron kaj studon de historio en la okcidenta mondo (spite la ekziston de antaŭaj historiaj registroj kaj kronikoj).

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Aperis traduko de la tuta verko fare de Spiros Sarafian: Herodoto - Historio, Ateno 2006, 623 paĝ.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Herodoto (1987). Historioj, tradukita de David Grene. University of Chicago Press. ISBN 0-226-32770-1.
  2. ↑ Arnold, John H. (2000). History: A Very Short Introduction. Oxford University Press. 17. ISBN 0-19-285352-X.