Sankta Sava
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Sankta Savao (serbe: Свети Сава), (1175 aŭ 1176 - 14-an de januaro 1235 aŭ 1236), estis la unua ĉefepiskopo de Serbio (1219-1233), kaj unu el la plej gravaj sanktuloj de la Serba Ortodoksa Eklezio, kies fondinto li estas konsiderata, ĉar danke al li la Serba Eklezio oficiale ricevis la memstarecon de la Patrina eklezio de Konstantinopolo. Origine li estis princo kaj estis nomata Rastko Nemanjić. Filo de Stefano Nemanja, reganto kaj fondinto de serba mezepoka ŝtato kaj de Ana de Serbio, kaj frato de Stefano la 1-a Nemanjiĉ, unua reĝo de Serbio.