Praulaj Instruoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Praulaj InstruojHuang Ming Zu Xun (en ĉina: 皇|眀|祖|訓, aŭ 皇|明|祖|训, p Huáng Míng Zǔ Xùn, w Huang-Ming-Tsu-Hsün) aŭ Instruoj de la Praulo de Aŭgusta Ming estis konsiloj lasitaj de la Imperiestro Ĵu Juanĵang, nome fondinto de la ĉina Dinastio Ming, al siaj posteuloj. La teksto estis komponita en 1373 sub la titolo Registro de la Praulaj Instruoj (t en ĉina 祖|訓|錄, s 祖|训|录); tio estis ŝanĝita al Huang Ming Zu Xun dum la publikigo de la eldono de 1395.[1]

la imperiestro Ĵu Juanĵang surtronigis sian nepon kun tiu serio de instruoj; tio malsukcesis kiam la klopodo de la Imperiestro Jianŭen por elpostenigi siajn onklojn kondukis al la sukcesa ribelo de la Imperiestro Jongle. Tamen la Praulaj Instruoj (unue publikigitaj en 1375, reviziitaj dufoje pli antaŭ sia morto en 1398) funkciis en tre reala signifo kiel konstitucio por la Dinastio Ming dum la venontaj 250 jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liao Xinyi 廖心一. "Huang Ming Zu Xun" 《皇明祖訓》. Zhongguo Lishi: Zhongguo Da Baike Quanshu 《中國歷史:中國大百科全書》, Vol. 1, p. 401. Zhongguo Da Baike Quanshu Chubanshe (Ŝanghajo), 1992. Op. cit. Theobald, Ulrich. "Chinese Literature: Huang-Ming zŭun[rompita ligilo]". Alirita la 12a de Okt 2012.