Sveda Konstitucio de 1772

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustavo la 3-a

La sveda Konstitucio de 1772 (en sveda regeringsform, "regilo") ekvalidiĝis danke al sensanga puĉo okazigita fare de la reĝo Gustavo la 3-a, kiu iĝis reĝo en 1771, establante mallongdaŭran absolutan monarkion (1772–1809) en Svedio. Tio estis reago al supozita damaĝo fare al la lando de duonjarcenta parlamentismo dum la sveda Liberepoko (1718-1772), kiam membroj de la sveda parlamento koruptiĝis ĉe ambasadejoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]