Duŝana Kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duŝana Kodo
jura kodo
Aŭtoroj
Aŭtoro Stefan Duŝan
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Duŝana Kodo (en serba Душанов законик, Dušanov zakonik, konata historie kiel Закон благовјернаго цара Стефана) estas kompilaĵo de kelkaj leĝaj sistemoj kiuj estis validigitaj de Stefano Uroŝo la 4-a, Duŝano de Serbio en 1349. Ĝi estis uzata en la Serbia Imperio kaj en la sukceda Serbia Despotato. Ĝi estas konsiderata frua konstitucio, aŭ proksime al tio; nome serio de leĝoj kiuj regulis ĉiajn aspektojn de la vivo.[1]

Ĝi estis la dua serba konstitucio, post la Nomokanono de Sankta Sava (Zakonopravilo). La Kodo estis bazita sur romi-bizanca juro. La laŭleĝa transplantado estas rimarkinda ĉe la apartaĵoj 171 kaj 172 el la Kodo de Dušan, kiu reguligis la juran sendependecon. Ili estis prenitaj de la bizanca Kodo Basilika (libro VII, 1, 16-17).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grumeza, p. 112

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]